20/10/2013

Kataluna Esperantisto en RACO

La artikoloj de Kataluna Esperantisto ekde 2011 estas de nun elŝuteblaj el la retejo RACO.

RACO (Revistes Catalanes d’Accés Obert – Libere alireblaj katalunaj revuoj) estas deponejo de fakaj revuoj eldonataj en Katalunio. Ĝin prizorgas la Konsorcio de Universitataj Bibliotekoj de Katalunio, la Centro de Sciencaj kaj Akademiaj Servoj de Katalunio kaj la Biblioteko de Katalunio. Ĝi celas la faciligon de la alireblo de fakaj scioj al esploristoj kaj al la ĝenerala publiko. RACO ne estas nur simpla deponejo de revuoj, sed ankaŭ indeksas ilin, interŝanĝas informojn kun alilandaj similaj deponejoj kaj proponas diversajn servojn al la uzantoj. Ĝi nuntempe gastigas preskaŭ 400 revuojn kaj pli ol 150 000 artikolojn.

Kataluna Esperantisto ŝanĝis sian formaton en la jaro 2011, kiam ĝi seniĝis de sia bultena parto (kiu estas memstare eldonata). Ĝi fariĝis “sesmonata katalunlingva revuo pri lingvaj rajtoj, lingvoj de internacia komunikado, minorigataj lingvoj kaj la historio kaj aktualaĵoj de Esperanto kaj la planlingvoj”. Ĝi kombinas materialojn originale verkitajn por la revuo kaj tradukojn de alilingvaj artikoloj. La disduigo de Kataluna Esperantisto inter asocia bulteno kaj faka universitateca periodaĵo celis i.a., ke ĝi povu esti akceptita en RACO kaj, tiamaniere, Esperanto vastigu sian videblecon. Ĝia enhavo aperas nun en unu el la kutimaj serĉiloj por lokaj socisciencistoj.

La revuon, kompreneble, oni daŭre povas konsulti ankaŭ en la retejo de Kataluna Esperanto-Asocio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj