KEA ĉeestas la foiron Literal en Barcelono
22/05/2025La 11-a eldono de Fira Literal, la foiro pri radikalaj ideoj kaj libroj, okazos en Barcelono dum la semajnfino de la 24-a kaj la 25-a de majo. Kiel ĉiujare, la foiro okazos en la ekspoziciejo Fabra i Coats, ĉe la numero 20 de strato Sant Adrià en kvartalo Sant Andreu del Palomar (Barcelono). Ĉi-jare, samkiel dum la pasintaj tri jaroj, Kataluna Esperanto-Asocio partoprenos kaj ĉeestos per sia eldonejo Esperanto*CAT.
Ne maltrafu la okazon viziti nian budon kaj babili kun ni pri esperantismo, pri lingvoj kaj lingva justeco, kaj ekposdedi unu el niaj eldonaĵoj, kiel ekzemple la kolekton de rakontoj de Quim Monzó en dulingva kataluna-esperanta libro “Mil cretins / Mil kretenoj”, aŭ “Home en ruïnes: relats i poemes des dels camps de la vergonya”, frapa rakonto pri la realo de la franciaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito, verkita laŭ la sperto mem de la kataluna verkisto kaj esperantisto Jaume Grau Casas.
Venu renkonti nin persone! Ni atendas vin!