26/05/2014

KEA ĝojas pro la bonaj rezultoj de la partioj defendantaj la lingvaj rajtoj kaj profunde bedaŭras la kreskon de la ekstrema dekstro

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) ĝojas pro la bonaj rezultoj atingitaj en la balotado al Eŭropa Parlamento de la partioj kiuj defendas la lingvajn rajtojn kaj la kulturan diversecon. Ĉi-sence, ni deziras aparte gratuli la seĝon atingitan por la germana Ekologie Demokratia Partio, en kies programo estis antaŭvidita la promocio de Esperanto, kiel ilo por plibonigi la internacian interkomunikadon. La nova deputito al la Eŭropa Parlamento estas la profesoro pri fiziko de la Universitato de Munkeno Klaus Buchnner.

Sed aliflanke, ni deziris esprimi nian maltrankvilon kaj profundan bedaŭron pro la kresko de la ekstremdekstrismaj partioj, kiuj atingis konsiderindan reprezentantojn pere de diskurso enhavanta malamon al enmigrintoj kaj al la naciaj minoritatoj.

KEA laboras por promocii en la Kataluna Landaro la katalunan lingvon kiel propran kaj komunan, kaj Esperanton kiel aŭksiliaran kaj neŭtralan interlingvon, kiel la plej bonan eblecon por lingva demokratio, kiu garantias la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj tiujn de la rajto al plena interkomunikado inter homoj el malsimilaj lingvaj komunumoj.

Ni komprenas, ke la lingvaj rajtoj estas nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj, kaj ke la lingva diverseco estas esenca parto de la kultura diverseco.

La rajto al plena komunikado, daŭripova kaj egalplena inter homoj diverslingvaj, estas rimedo por superi antaŭjuĝojn survoje al la kulturo de la paco.

 

thumb_474__4-764.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj