KEA partoprenis en la kvina sesio de la FESC 2016

28/10/2016

Dum la semajnfino de la 21-a ĝis la 23-a de oktobro por la unua fojo KEA partoprenis la Foiron de Solidara Ekonomio de Katalunujo. Kadre de tiu foiro okazas amaso da prelegoj, atelieroj, kaj spektakloj diversspecaj kaj divesfakaj.

Lastmomente nia asocio sukcesis aliĝi al tiu evento, kiu okazas jam de antaŭ 5 jaroj en la ejo Fabra i Coats, organizita de XES (Xarxa d’economia solidària). Spite al la malbona vetero kiu devigis la organizon ŝanĝi la situon de diversaj budoj, inter kiuj la nia, ni akiris bonan lokon apud la enirejo kaj tie ni disdonis flugfoliojn, informis la homojn pri Esperanto kaj eĉ vendis kelkajn librojn.

Ni esperas ke en estontaj sesioj ni povos pli frue aliĝi kaj proponi debatojn aŭ prelegojn pri lingva justeco internacie kaj pri la rolo de Esperanto inter la plej adekvataj solvoj al tiu problemaro.

WhatsApp_Image_2016-10-22_at_11-43-00.jpg

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.