KEJ, nova membro de CNJC

13/11/2023

La Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC), kunveninta la 12-an de novembro 2023 en Coma-ruga (El Vendrell, Baix Penedès), aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al la CNJC kiel plenrajta membro. La Konsilio, fondita en la jaro 1979, havas pli ol cento da aliĝintaj asocioj, kaj celas, kiel ĉefan taskon, antaŭenigi la interesojn de la junularo en la socio kaj antaŭ la publikaj aŭtoritatoj.

Per tiu ĉi aliĝo, KEJ integriĝas kiel plenrajta membro en la plej grava junulara organizaĵo en Katalunio, kio permesos al la Esperantista junularo en Katalunio interplekti rilatojn kaj starigi sinergiojn kun aliaj asocioj de la teritorio kaj samtempe atingi unu el siaj fundamentaj celoj per la disvastigo de la internacia lingvo kaj esperantismo inter la landa junularo.

Kataluna Esperanto-Asocio tutkore gratulas tiun atingon de sia kunorganizo kaj deziras al ĝi multajn sukcesojn ene de la CNJC.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.