14/01/2012

Komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio kontraŭ la lingva agreso de la kataluna polico

La sindikatoj de la polico de Katalunio SPC, SAP-UGT kaj SME-CCOO petis al ĉiuj policanoj preterlasi la uzon de la kataluna lingvo kaj ili alparolu la civitanojn “prefere” en la hispana, por premi la registaron de Katalunio en la intertraktado de la laboraj kondiĉoj de la polico. Valentín Anadón, reprezentanto de SAP-UGT, tion konfirmis al kelkaj amasmedioj. (Vilaweb, Ara)

Kataluna Esperanto-Asocio konsideras, ke la protesto de la policanoj estas gravega rompo de la lingvaj rajtoj, t.e. de la homaj rajtoj, de la popolo kiun ili teorie servas.

Ni petas al la civitanoj de la teritorio kie laboras la polico Mossos d’Esquadra uzi tuttempe la katalunan aŭ la okcitanan. Ni petas al la aŭtoritatoj nenian toleremon al agresoj al la popolo fare de la polico. Ni petas al la agresantaj sindikatoj reĝustiĝi urĝe. Kaj ni petas al la policanoj ne hezitu uzi la katalunan, kaj la okcitanan en Valo Aran, kun la popolo kiun ili servas.

Endas superi la tempon kiam polico en nia lando tuttempe parolis hispane kaj persekutis tiujn kiuj uzis la katalunan.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj