02/06/2015

Komuniko de KEA subtene al Dàvid Grosclaude, en malsatstriko por la okcitana

La regiona konsilisto de Akvitanio Dàvid Grosclaude troviĝas en malsatstriko ekde pasinta la 27a de majo, postulante, ke la franca ŝtato senblokigu la kreadon de publica oficejo por la okcitana lingvo, decido aprovita unuanime de la regionaj konsilantaroj de Akvitanio kaj Sud-Pireneoj, kiun la franca ŝtato blokas laŭ ties kutima malestimo al lingvaj politikoj rilataj la naciaj lingvoj de Francio krom la franca.

La Publika Oficejo de la Okcitana Lingvo devas esti publika insitucio kies tasko estos difini la lingvan politikon por la okcitana trans regionaj teritorioj cele al lingvio kaj tiel kunlabori kaj kunlaborigi pri lingvaj aferoj instituciojn kaj asociojn surloke. Similaj insitucioj ekzistas en Eŭskio kaj Bretonio.
Antaŭ ĉio ĉi, Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio komprenas la lingvajn rajtojn kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj, la lingvan diversecon kiel esenca parto de la kultura diverseco kaj la rajton al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo.

Por subteni

Pliaj informoj

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj