10/11/2010

Kursoj en Barcelono

La 10an kaj 11an de novembro komenciĝis la ĉi-jaraj kursoj de Esperanto en Barcelono. Ekde ĉi tiu jaro, oni disponas pri oficejo en la sidejo de CIEMEN —en la centra strato Rocafort de Barcelono—, kiu havigas al ni pli da spaco kaj rilatigas nian asocion kun aliaj kiuj ankaŭ batalas por la gentaj rajtoj de Katalunio. La instruado konsistas el tri niveloj (komencanta, progresanta kaj konversacio rondo) gvidataj respektive de Ramon Perera, Ramon Rius kaj Ferriol Macip kaj okazantaj merkrede kaj ĵaŭde. La unuaj lecionoj estis tre sukcesaj ĉar la nombro da lernantoj estis sufiĉe granda.

Aliflanke oni ankaŭ ekinstruis Esperanton, je komenca nivelo, en la Libera Universitato La Rimaia de Barcelono je la komenca nivelo. La lecionoj okazas ĉiulunde kaj estas gvidataj de Ramon Perera kaj Ramon Rius. Per tiu kunlaboro nia asocio provas aligi Esperanton al socialaj movadoj. Ĉi tiu interligo estas tre necesa por la antaŭeniro de nia lingvo.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj