|
Lingva elpenso post la prelego de Hèctor Alòs
Aŭskultante alilandan sociolingvistikan situacion oni, neeviteble, komparas ĝin kun la propra. Pro tio gravas, ke la preleganto bone konu ambaŭ sociojn, ĉar tiamaniere li povas emfazi la gravajn flankojn kaj klarigi la diferencojn, ĉefe kiam ili ne estas tuj videblaj aŭ oni povas ilin miskompreni. Tion altnivele kaj klare faris Hèctor Alòs en sia interesplena prelego “Les llengües minoritzades de rússia: el cas del txuvaix”
Tiusence, konceptoj kiel nacia identeco kaj patrina lingvo ne estas ĉie samaj. En Rusio ĉiuj estas rusianoj sed nur parto el ili estas rusoj, la aliaj estas ĉuvaŝoj, ĉeĉenoj, tataroj, ktp. Kutime, tiuj nerusaj rusianoj deklaras, ke ilia patrina lingvo estas tiu de ilia nacieco, malgraŭ ke ofte ili neniam parolis ĝin kun sia patrino. Tiel, multaj el tiuj nerusaj rusianoj fakte parolas nur aŭ ĉefe la rusan kun familianoj, amikoj kaj kunlaborantoj.
Oni neniam scias, ĝis kiu punkto la lingvo “sapir-whorfe” helpas aŭ malhelpas kompreni tiajn konceptojn: en la rusa, kiel en Esperanto, estas du malsamaj vortoj por la du klare malsamaj konceptoj: ruso kaj rusiano. Okazas nenio grava, kiam rusiano diras, ke li ne estas ruso, sed ja gravas, kiam kataluno aŭ eŭsko diras, ke li ne estas hispano. La respondo, kiun kutime oni ricevas (“¿Qué pone en tu DNI?”, “Kion diras via oficiala identiga dokumento?”), plirilatas al esti hispaniano ol al esti hispano. Kaj fakte, kiam mi diras “jo no sóc espanyol” (“mi ne estas hispano”), pro la manko de du malsamaj vortoj mi ankaŭ neas esti hispaniano, kaj tio parte pravigas la menciitan respondon. Kompreneble, laŭ mia pasporto mi estas hispaniano, same kiel ĉuvaŝo estas rusiano, do tiu ĉi estas mia ŝtataneco, ĝis eventuala nova ŝanĝo en la landlimoj. Tamen mi estas nacie kataluno (kaj ne hispano sendepende de la nunaj aŭ estontaj landlimoj aŭ de mia loĝloko).
Mi ne scias, ĉu se niaj lingvoj havintus tiajn malsamajn vortojn, oni pli bone komprenus la du konceptojn, sed certe ili helpus. Tiu manko ankaŭ percepteblos se Katalunio iĝos nova ŝtato, ĉar tiam, en ĝi ĉiuj estos katalunanoj, sed ne ĉiuj estos katalunoj. Certe pri tio jam pensis Josep Tarradellas, kiam en 1977, revenanta kiel prezidento post longa ekzilo, diris “Ciutadans de Catalunya: ja sóc aquí” (“civitanoj de Katalunio: mi jam estas ĉi tie”). Tamen, tiaj parafrazoj neniam estas tiel efikaj kiel simplaj vortoj, kiuj pli facile kapablas naski klarajn konceptojn.
Viktoro Solé |
|