11/08/2012

La Internacia Junulara Semajno en Hungario

La Internacia Junulara Semajno (IJS) estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la plej famaj internaciaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. Ĉi-jare ĝi okazis inter la 30a de julio kaj la 5a aŭgusto. Duono de la 66 partoprenantoj estis eksterhungarianoj, kiuj alvenis el 20 eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo. Inter ili, tri katalunoj (Antonio, Anna kaj Xavi) partoprenis en IJS.

La renkontiĝo ebligis la partoprenantojn uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, uzi la lingvon por interkonatiĝo kaj por ekkoni Hungarion. La programo enhavis diversajn prelegojn kaj aliajn distraĵojn kiel ekzemple sporta tago, ekskursoj al la vizitindaĵoj de la regiono (Vác kaj Budapeŝto), lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo kaj de aliaj lingvoj kiel la nederlanda, la latina, la tokipona aŭ la kataluna). Unu el la plej ŝatataj programeroj estis la tradicia akvobatalo. Ankaŭ tre ŝatataj estis vingustumadoj, geocatching, aukcio, kasino, la germana filmo ‘En Julio’ (kun substexto esperante) kaj, tre aparte, la hungara filmo ‘Ie en Eŭropo’, plene en Esperanto. Muzikvesperoj enhavis koncertojn de Jomo, de Stefo kaj hungaran popoldancadon. Nokte estis ĉiutage trinkejo, gufujo, nokta promenado kaj nokta universitato.

La ejo, Neninsulo Travivaĵparko, troviĝis ĉ. 50 km-ojn for de Budapeŝto, ĉe limo de la nordhungaria vilaĝo Nőtincs. Estis grandega, naturplena teritorio, kun propra arbaro kaj bestoĝardeno (ĉevaloj, ŝafoj, papagoj, ktp.)… kaj proksima belega lago.

Vidu la fotojn

image.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj