La kampanjo ĉe Verkami plensukcese finiĝis

19/01/2015

Ĝojesprimoj kaj fervoro ĉe la kataluna esperantistaro. La amasfinancada kampanjo por renovigi la Biblioteko-Arĥivon Petro Nuez (BAPN) kiun lanĉis Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) finiĝis plensukcese. La celo kolekti 6000 eŭrojn dum 40 tagoj estis longe superita: ni kolektis 7095 eŭrojn! Temas ja pri kolektiva venko.

La Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN) estas biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio kaj ĝi estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de esperanto-bibliotekoj. Ĝi enhavas gravajn historiajn dokumentojn de antaŭ pli ol 100 jaroj. Ĝi urĝe bezonas restrukturiĝon, por protekti tiun gravan parton de la historio de Esperanto en Katalunio. En la unua fazo KEA buĝetis 6000 eŭrojn por renovigi la plankon de la ejo kaj starigi kvar biliotekajn bretarojn. La dua fazo, kalkulita je 4000 eŭroj, planas aldoni du pliajn bretarojn, tablon kaj seĝon novajn kaj la komputilaĵojn necesajn por katalogi la enhavon de la BAPN.

Ĉar la kampanjo sukcesis kolekti 1095 pliajn eŭrojn, KEA starigas la duan fazon kaj tial alvokas ĉiujn donacantojn kiu ne povis kontribui tra la retejo de Verkami. Kiu deziras kontribui tiu enkasigu vian donacon al unu el la sekvaj kontoj:

— Caixa d’Enginyers: ES54 3025 0001 15 1433398158

— UEA-konto: kaea-b

victory.png
harrystaab

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.