La okcitana esperantisto Jacme Taupiac ricevas la premion Robèrt Lafont

13/06/2014

La registaro de Katalunio decidis liveri la premion Robèrt Lafont 2014 al la okcitana esperantisto Jacme Taupiac pro “lia studado, esplorado kaj disvastigado de la okcitana lingvo ĝenerale, kaj lia speciala rilato kun Arano”. La jurio valoris anaŭ “lian taskon en la defendo de la unueco de la okcitana”.

La premion donas la registaro de Katalunio al tiuj personoj kiuj elstaras ĉar defendis, promociis kaj disvastigis la okcitanan, kaj oni liveros ĝin venontlunde la 16an de junio kadre de solenaĵo prezidita de la ministro pri kulturo de Katalunio kaj de la prezidanto de Arano.

Taupiac estas okcitana lingvisto kaj verkisto kiu laboris en la modernigo de la okcitana lingvo, kaj li estas unu el la normigistoj de la lingvo en Arano. Li ankaŭ estas elstara esperantisto. Lia vortaro Diccionari de mila mots, prezentas okcitanajn vortojn priskirbitaj en la okcitana lingvo kun traduko al Esperanto. Menciindas lia elstara partopreno en la lasta Okcitan-kataluna Kongreso de Esperanto, okazinta novembre de 2013 en Salardú (Okcitanio).

664px-Jacme_Taupiac_20110327.png

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.