15/08/2012

La Universitato de Esperanto naskiĝis

UdE-shildo.png Kadre de la eksperimento Esperanto-Insulo ĉi frujare ekestiĝis la unuaj kursoj de la projekto Universitato de Esperanto.

Oni listigos, iom post iom, ĉiujn kursojn kaj ĉiujn lecionojn, jam instruitajn al studentoj kaj esperantistoj sur la insulo Hajnano en Ĉinio, inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro, 2012. Per la bonvolo de aliaj profesoroj, espereble iom post iom la kursaro de la Universitato de Esperanto plivastiĝos.
Por vi kiuj emas studi universitatajn temojn, vi jam povas spekti proksimume 15 horojn de lecionoj el du kursoj (ĉu per Youtube, Ipernity, Vimeo). Post kelkaj monatoj, vi havos la tutajn kursojn, do proksimume 70 horojn de universitataj kursoj. Vi povas lerni pri Filozofio kaj Historio de la Informadiko, instruata de Profesoro Federico Gobbo el Italujo. Vi ankaŭ povas lerni pri la temo Paco kaj Milito, instruata de Profesoro Ron Glosop, en lia kurso nomata Alfronti Militon.

La Universitato de Esperanto baziĝas sur la nuntempaj modeloj de «Open Course Ware», kiel videblaj ĉe la Universitatoj de Yale, kaj de Berkeley. Iliaj kaj niaj kursoj estas kompletaj, kun ĉirkaŭ 40 horoj da lecionoj. Ili estas filmitaj kaj disponeblaj interrete sub la licenco Krea Komunaĵo. Niaj kursoj en Esperanto estas veraj kursoj, laŭ enhavo, kiuj jam antaŭe instruiĝis nacilingve ĉe universitatoj en diversaj landoj.

Eble substrekindas la paradokso de la Universitato de Esperanto: ĝi ne estas pri Esperanto nek pri Esperantologio. La Universitato utiligas la Internacian Lingvon, sed ĝi utiligas ĝin por lerni kaj studi nur sciencajn kaj sciajn temojn kiel niaj universitatoj tiel faras tra la tuta mondo. En la Universitato de Esperanto, oni lernas pri historio, filozofio, scienco, ktp, PER Esperanto.

Eventuale, kurso pri enkonduko al ĝenerala lingvistiko bonvenus, sed nur se tiu kurso pritraktos la temon kiel tion farus profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio, aŭ instruisto ĉe universitato en Danlando aŭ en Italio, ekzemple.
La Universitato de Esperanto estas juna, sed ĝi estas serioza, kaj kunlabora projekto. Por la iompostioma kresko kaj pliboniĝo de la Universitato, bezonatos pli kaj pli da kapablaj kaj bonkoraj volontuloj.

Ekzemple, antaŭ ĉio, novaj profesoroj kun doktoraj titoloj estas bonvenaj. Se vi estas profesoro kaj JAM instruis vian fakon (historio, filozofio, ekonomiko, astronomio, biologio, psikologio, sociologio, ktp.) ĉe universitato en via lando, eble vi povas kontribui, reinstruante la saman temaron tute en Esperanto.
Se vi estas bibliotekisto, ni bezonas vian sperton kaj talenton por krei kaj organizi nian venontan bibliotekon. Se vi volas skribi subtitolojn por niaj jam filmitaj kursoj, vi estas bonvena. Se vi povas finprepari la filmitajn kursojn kaj alŝuti ilin al Vimeo, Youtube aŭ Ipernity, bonvolu kontakti nin. Se vi povas helpi starigi spegulo-servilon en landoj en Azio aŭ en Afriko aŭ en Sudameriko, vi bonvenas, ĉar loka rapideco de la kurso-filmo kaj elŝutebleco gravas.

La celo kaj la misio de la Universitato de Esperanto estas kaj restos simpla: prezenti al esperantistoj kaj al ne-esperantistoj universitat-nivelajn kursojn EN, sed ne PRI Esperanto, por ke esperantistoj lernu kaj studu intelektajn temojn per Esperanto, kaj por ke ne-esperantistoj sciu, ke nia lingvo utiligeblas por uzo ĉe universitata nivelo, kaj ke Esperanto vere vivas.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj