27/02/2017

La Zamenhof-jaro havos katalunan aromon

Mortodatreveno_de_Zamenhof_UNESKO_opt.png

Pasintjare UNESKO decidis, ke unu el la memorigindaj homoj ĉijare estus la iniciatinto de Esperanto. Tial, en la jaro 2017 oni memorfestas la centan daterevenon de la forpaso de D-ro Zamenhof. UEA decidis krei novan hejmpaĝon pri lia vivo, kaj samtempe montri la agadojn kiuj okazos dum la Zamenhofa Jaro.

Guillem Sevilla, membro de KEA, estis elektita por dezajni tiun novan hejmpaĝon. Li ankaŭ dezajnis la hejmpaĝon de nia asocio kaj aliajn esperantismajn grafikaĵojn.

Gratulon Guillem!

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj