12/01/2011

Laŭ la spuroj de miliciano

Antaŭ iom pli ol unu jaro, nia samasociano Dani Cortijo, historiisto kaj fakulo pri nuntempa barcelona historio, malkovris strangan surmuran skribaĵon en la barcelona kvartalo Barceloneta kie estis skribite “Miquel Pedrola”. Kelkaj maljunuloj partoprenintaj la hispanan intercivitanan militon klarigis, ke Miquel Pedrola estis miliciano de la marksisma partio POUM. Dani Cortijo esploris ĉefe tra malnovaj ĵurnaloj. En la memoraĵoj de la esperantisto Ramón Fernández Jurado li legis malfeliĉan morton de Miquel Pedrola de kiu li estis kamarado. La jaron 1936, tuj post la forpaso de la miliciano, la najbaroj de la kvartalo Barceloneta ŝanĝis la nomon de la strato Sant Miquel al “Miquel Pedrola”. La skribaĵo malkovrita de Dani Cortijo estas unu el la malmultaj restaĵoj de la stratnomoj de Barcelono dum la hispana intercivitana milito. pedrola.jpg Dum Dani Cortijo esploradis la aferon, komenciĝis restaŭrado de la konstruaĵo tenanta la historie interesan skribaĵon. Ĝia konservo riskis malaperi. Cortijo penis por la konservo de la skribaĵo kaj ricevis la apogon de Pino Suárez, kvartala historiistino kaj aktivulino en kvartalaj asocioj. Ili sukcesis konservi la skribaĵon kaj la memoron de Miquel Pedrola. La ĉefa televidkanalo de Katalunio TV3, produktis kaj elsendis raporton pri la afero en kiu Dani Cortijo montris multajn originalajn bildojn kaj filmojn pri la historio de Miquel Pedrola. Tuj poste, spektinte la televidraporton, familianoj de Miquel Pedrola kontaktis la defendintojn de la skribaĵo. Iom poste, ili havis la okazon interkonatiĝi kun José Moratalla, maljunulo batalinta kun Pedrola. La pasintan 25an de novembro okazis grava omaĝo al la kontraŭfaŝima miliciano Miquel Pedrola en kiu partoprenis kvincento da homoj laŭ la ĵurnalo Público. Baldaŭ aperos en la revuo Ebre 38 longa artikolo de Dani Cortijo kun bildoj de la tiama fama fotisto Agustí Centelles pri la afero Miquel Pedrola. Laŭ la lastaj esploroj, Pedrola havis filinon kiu fuĝis en Francion post la milito. Cortijo esperas renkonti ŝin baldaŭ.

Attached documents

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj