02/11/2014

Lerni lingvojn kaŭzas la saman plezuron ol ĉokolado, sekso aŭ hazardludoj

8542448592_0ae5549efc_z.jpg

Lerni novajn lingvojn povas kaŭzi la saman plezuron ol ĉokolado, sekso aŭ hazardludoj, laŭ konkludas studaĵo de esploristoj de la Universitato de Barcelono (UB), la Instituto pri Biomedicino de Bellvitge (IDIBELL) kaj la Universitato Otto von Guericke de Magdeburgo (Germanio). En la esplorstudo, publikitiga en la revuo Current Biology, la sciencistoj klarigas kiel scii la signifon de la vortoj ankaŭ aktivigas la cerbocirkvitojn pri motivigo kaj rekompenco.

“La celo de la studo estis vidi kiel lingvolernado povas aktivigi tiujn cirkvitojn pri plezuro kaj rekompenco. Aliflanke, ke lingvokapablo estu subtenata de tiuj cirkvitoj estas interesa hipotezo laŭ evolua vidpunkto”, diras Pablo Ripollés, unu el la aŭtoroj de la esplorstudo.

Por konkludi tion, la sciencistoj faris du magnetajn resonancajn bildigojn al 36 plenkreskuloj, kiuj montris, ke lernado de nova lingvo aktivigas la samajn partojn de la cerbo ol hazardludado.

La sciencistoj asertas ke tiu malkovro povus helpi trovi la ŝlosilojn de la disvolviĝo de la homaj lingvoj, kaj ankaŭ emigi onin lerni pliajn lingvojn.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj