Lingva justeco: ĉefa temo de la Internaciisma Renkontiĝo

13/09/2014

La lingva justeco rolis kiel ĉefa temo de la 11a Internaciisma Renkontiĝo, okazinta en l’Arboç inter la 5a kaj la 7a de septembro. Partoprenis sepdeko da homoj venintaj ĉefe el la Kataluna Landaro, sed ankaŭ el Okcitanio, Piemonto, Madrido kaj eĉ Aŭstralio.

Partoprenintoj sekvis prelegojn kaj debatojn pri lingva justeco. Krome, la partopreno de la asocio de amikoj de Vikipedio alportis vikipedian sesion kaj sciigis onin kiel labori por kunhavi sciojn. La aranĝo ankaŭ enprogramigis kunsidon de la esperantista sekcio de Nacia Kataluna Asembleo —ĉefa socia asocio laboranta por sendependenco de la lando—, prezenton de la Muzeo de Esperanto de Subirats, sesion pri internaciaj esperanto-aranĝoj kaj lingvajn dubsolovajn sesiojn. Aliflanke, la Renkontiĝo proponis enkondukan kurson de Esperanto, laŭ tri sesioj duhoraj, en kiu partoprenis kvindeko da novuloj.

Plej nombraj estis la distraj programeroj. Festigis la partoprenantojn kelkaj folkloraj urbaj grupoj, la atelieroj pri internaciaj popoldancoj, la improvizaj kantoj en Esperanto kaj la koncertoj de Els Llunàtics, No em Toques kaj JoMo. La evento finiĝis per kultura urba vizito kaj komuna frateca tagmanĝo.

Organizis Kataluna Esperanto-Asocio kune kun Ateneu Arbocenc. Krome, la Internaciisma Renkontiĝo koincidis ĉi-jare kun la Iberia Renkontiĝo, kiun organizas alternativa ĉiun jaron la esperanto-asocioj portugala, hispana kaj kataluna.

V.jpg

Fotoj de Lluís Aragay

Fotoj de Marta Moliné

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.