28/01/2023

Mortis Delfí Dalmau i Argemir

Mortis, 96-jara, la membro de KEA, Delfí Dalmau i Argemir (1927-2023).

Li sin dediĉis, inter aliaj temoj, al la studado de arta havaĵo ofte forgesata: la sonorilturoj de la katalunaj preĝejoj. Pri tiu studobjekto li postlasas diversajn eldonitajn librojn. Delfí Dalmau i Argemir estis filo de la lingvisto kaj esperantisto Delfí Dalmau i Gener (1891-1965). Ĝuste en 2022, Delfí Dalmau filo kompilis la artikolojn de sia patro pri diversaj socilingvistikaj aspektoj kiuj estis eldonitaj sub la titolo ‘Del so a la lletra’ fare de Jordi Solé i Camardons ĉe Voliana Edicions. Vi povas legi la recenzon kiun pri ĝi verkis Gabriel Bibiloni en la lasta numero de Kataluna Esperantisto.

Dankeme al Delfí Dalmau patro kaj filo ni sendas nian kondolencon al ilia tuta familio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj