14/03/2012

Nova aŭtomata tradukservo al 46 lingvoj

Estas definitive lanĉita la TTT-ejo pri aŭtomata tradukado itranslate4.eu. Ĝia ĉefa evoluiganto estas la Lingvistika Esplor-Instituto de la Hungara Akademio de Sciencoj, kaj ĝin financis je 50% Eŭropa Unio.

Ĉi tiu nova TTT-ejo kombinas la servojn de 13 diversaj provizantoj. Tio permesas, unuflanke, plilarĝigi la paletron de proponitaj lingvoj kaj, aliflanke, proponi pli da rektaj aŭtomataj tradukoj senpere de pivota lingvo. Ĉi-lastan eblon regule uzas multaj provizantoj de aŭtomata tradukado, kiuj uzas duoblan tradukon, unue de la fontolingvo al pivota lingvo (kutime la angla) kaj poste de ĉi tiu al la cellingvo. Krom tio, itranslate4.eu proponas tradukojn ricevitajn el malsamaj aŭtomataj sistemoj, kio faciligas la komprenadon ĉe malklaraj lokoj per komparado de la malsamaj redonoj.

La diverseco de la nuntempe proponataj 46 lingvoj estas pli ol rimarkinda. Krom plej disvastiĝintaj lingvoj, kiel la mandarena, la angla, la hispana, la hindia, la indonezia, la araba, la rusa, la tagaloga aŭ la persa, ĝi inkluzivas ankaŭ aliajn, kiel la haitian, la katalunan, la okcitanan, la galegan, la estonan, la eŭskan, la kimran, la bretonan, la jidan, la maltan aŭ la islandan.

Inter tiuj lingvoj staras Esperanto. Esperanton proponas du el la provizantoj de itranslate4.eu: Apertium (Kataluna Landaro) kaj GramTrans (Danio). La tradukiloj de la unua estas libere uzeblaj, dum tiuj de la dua estas pagendaj. Fakte itranslate4.eu proponas senpagan servon limigitan nur al malgranda nombro de vortoj kaj abonon kontraŭ 7 € monate por senlima kvanto da vortoj aŭ la saman prezon por traduki 1 milionon da simboloj dum ne limigita periodo.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj