31/01/2011

Nova etapo en la Muzeo de Esperanto de Subirats

Ekde la remalfermo de la Muzeo de Esperanto en Subirats-Sant Pau d’Ordal, pli ol cento da homoj vizitis ĝin, inter kiuj elstaras gravuloj pri politiko kaj kulturo. Amaskomunikiloj multe informis pri la muzeo, same ĵurnaloj kiel televidoj. La blogo de la muzeo ricevis kelkajn milojn da vizitantoj. Estis starigitaj grupoj de amikoj kaj ŝatantoj de la muzeo ĉe Facebook kaj Ipernity kaj specifa kanalo en Youtube. Eĉ la kataluna registaro informas en sia retejo pri la muzeo.

Propono iĝi publika biblioteko

La pasintan 8an de oktobro, en Agrokultura Centro de Sant Pau d’Ordal, urbeto de la municipo Subirats, la Asocio Amikoj de la Esperanto-Muzeo de Subirats, publike prezentis en kiu punkto troviĝas la propono pri la kreado de publika biblioteko en la municipo ses monatojn post la remalfermo de la muzeo. La ideo igi la muzeon publika biblioteko specialiĝinta pri Esperanto eĥas la deziron de ĝia fondinto, Lluís Hernández Yzal.

Daniel Garcia Peris, direktoro de la Turisma Organizaĵo de Subirats, prezentis la aranĝon kaj substrekis la gravan turisman valoron de la muzeo en tiu vinprodukta regiono. La iniciatinto de la civitana grupo, Josep Tubau, raportis pri la demarŝoj ĉe la institucioj rilate al la konstruo de publika biblioteko kaj emfazis la gravecon igi ĝin fakbiblioteko pri Esperanto laŭ la sama linio kiel aliaj fakaj bibliotekoj. Joan Inglada substrekis la viglan staton de la internacia lingvo en Interreto kaj ekzamenis la kolektojn de pluraj esperantistaj bibliotekoj en la tuta mondo. Rafael Hernández, posedanto kaj zorganto de la muzeo, prezentis la nunan staton de la katalogo.

Gustumeti Esperanton

La 13an de oktobro okazis gustumado de Esperanto. La aranĝo konsistis en gvidita vizito al la muzeo fare de Karles Berga, kaj malgranda enkonduka ateliero pri la internacia lingvo fare de Ramon Perera. Partoprenis homoj el diversaj urboj kiuj taksis la aranĝon amuza, interesa kaj renovema (aŭ noviĝema).

Favora ministro pri kulturo

La ĵus elektita ministro pri kulturo de Katalunio, Ferran Mascarell, estis unu el la prelegantoj de la civitana prezento “Por publika biblioteko en Subirats pri Esperanto”. Ni esperas, do, ke tiu fakto helpos la prosperon de la propono. Dum lia agado kiel respondeculo pri kulturo de Barcelono, la nombro de bibliotekoj en la urbo kreskis de 18 ĝis 40, kaj la nombro de uzantoj de malpli ol miliono al pli ol sep milionoj nuntempe.

Nova gvidanto

Ekde la 8a de januaro 2011 Montse Piñeiro estas la nova gvidantino de la muzeo kiu sekvas la bonkvalitan kaj dankindan laboron faritan de Karles Berga, la ĝistiama gvidanto.

Tagoj pri historia memoro

La 22an de januaro, Ferriol Macip kaj Joan Inglada prezentis la libron Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Macip parolis pri la enhavo, la procezo de la kompilado kaj la esperanta idearo tutmonde kaj en Katalunio. Inglada klarigis la uzadon de Esperanto dum la hispana milito en Katalunio. La evento okazis kadre de la unuaj tagoj de Subirats por instigi la malforgeson de la historio, inter la 21a kaj la 23a de januaro 2011. En tiuj tagoj estis prezentita ekspozicio sub la titolo “Milito kaj paco: Esperanto kaj intercivitana milito”. La programo inkluzivis ankaŭ viziton al la rifuĝejoj, al la kastelo de Subirats, al la Muzeo de Esperanto kaj promenadon laŭ la itinero de la lasta milita defendo de Barcelono, okazinta ĝuste en Subirats.

La agaplano de la Muzeo de Esperanto proponas lernejan atelieron pri enkonduko al Esperanto, seminarion pri “Esperanto kaj kinarto” kaj du prelegojn pri muzeologio: “Paperoj kaj objektoj” kaj “Muzeoj kaj socio”.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj