19/12/2017

“Nova Katalunio”, laŭ Jordi Cuixart

Jordi Cuixart, prezidanto de Òmnium Cultural kaj politika malliberulo, simpatias al Esperanto. Private, Jordi uzas la esprimon NK por celi Katalunion, kiu jam eniris kiel alegorio en la ĉiutaga konversacio de liaj amikoj kaj parencoj. Kun permeso de lia eks-samsortulino, ni ĉi tie publikigas privatan tekston verkitan de Jordi mem kie li klarigas la originon de tiu ĉi esprimo kaj kion ĝi signifas por li.

NK

NK estas nek la promesita tero, nek la paradizo; NK estas ĉio se vi volas, aŭ Itaka. NK estas tio kion kiu ajn el ni volos kaj estas nenio, ĝi nur havas sencon se malantaŭ ĝi estas la homoj; NK devenas el Esperanto Nova Katalunio, sed ĉiu el ni rajtas enmeti la preferatajn literojn, aŭ la plej amatan landon, sciencemuloj enmetu ciferojn kaj artistoj iun simbolon, NK celas krei pli justan mondon, ne estas kristanismo, nek budhismo, nek hinduismo, nek islamismo, nek devenas el la Teorio de Liberigo, ankaŭ ne estas socialismo kaj malamas konsumismon, fuĝas de la diktatorecaj ribeloj, sed kredas je la ribelantoj, NK ĉerpas el ĉiuj fontoj, sed sekvas neniun dogmon, la homo ĉesas esti lupo por la homo kaj klopodas plejeble kultivi sian menson kaj la plezuron de la propra korpo, tiel povas valorigi la veran sencon de la vivo kaj ĉiutage notas kion lernas kaj de la momentoj dum kiuj estis vere feliĉa; tiam la plej riĉa estas tiu kiu estis plej feliĉa kaj la plej malriĉa estas tiu kiu ne povas esti feliĉa kaj bezonas ĉiujn aliajn.

NK havas sencon nur se kiuj volas kredi je ĝi vere ĝin amas, se ili kredas en si mem kaj estas aktivuloj, aktivuloj de tenereco kaj persistaj en la propra engaĝiĝo.

NK estas tute facila sed ne simpla, la kaptilo estas ke kaptilo mankas, ke vivo estas nia plej ŝatata havaĵo kaj feliĉo ĝia rekompenco; por la pli ambiciaj ankaŭ estas loko en NK, memoru ke en NK estas spaco por ĉiuj, nur sekvendas la baza principo: ne faru al aliaj kion vi ne volus por vi mem.

NK ne konas pri grandaj gvidantoj, nek pri grandaj sloganoj, sed diskonigas kaj respektegas la grandajn pensemulojn de la homaro, scienco, arto, kono kaj destino. NK laŭdas la saĝecon de la maljunuloj kaj la fortojn de la naturo kaj malamegas prudenton. NK miksiĝas en la homamason por esti la konscio de si mem, por helpi nin nin mem demandi ĝis elĉerpiĝo, por ne esti fanatikaj nek totalismaj kaj ankaŭ ne hipokrituloj, por esti liberaj kaj tute ne pedantaj. Ĉiu havas sian NK, eble kiel rifuĝejo, aŭ kiel talismano, sed tiu ĉi estas la nia kaj nin plenĝojigas ĝin dividi.

jordi-cuixart.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj