04/05/2014

Oni parolis la aragonan unuafoje en la magistrato de Uesca

La plena kunsido de la Magistrato de Uesca (Aragono) aŭdis unuafoje la aragonan lingvon. La nova reprezentanto de la partio Chunta Aragonesista (CHA), Francho Nagore, plenumis sian unuan paroladon en la aragona. Nagore uzis la lingvon por la enposteniĝa ceremonio, kaj ankaŭ por prezenti la laborlinion de la magistrata grupo kiun li reprezentas. Kvankam li pardonpetis “kaze ke iu malaprovas, ke mi parolu en la aragona”, li rimarkis, ke “mortiĝas la lingvo kiun oni ne parolas”, kaj ke “oni devas vidigi kaj aŭdigi nian lingvon en ejoj kiaj tiu ĉi”. Nagore kaj M. Victoria Monterrubio anstataŭas la du magistratanojn de CHA en la magistrato de Uesca, demisiintaj antaŭ nelonge.

Sekvis kontraŭaj reagoj de la partioj PP kaj PAR. La urbestrino de PP, Ana Alós, bedaŭris, ke temis pri “la unua fojo” ke oni parolis aragone, “kaj mi ne scias ĉu ĉiuj komprenas”. La reprezentanto de PAR plendis, ke li komprenis nenion kaj petis al la urbestrino hispanlingvan tradukon. Krome, li demandis “ĉu eblas paroli en la angla, en la franca aŭ en la germana”.

La urbestrino demandis al Nagore, ke li traduku la diskurson en la hispanan, por aperigi ĝin en la protokolo. Ŝi, krome, kunvokis kunsidon de magistrataj reprezentantoj por pritrakti tiun “nekutiman situacion”.

Nagore nuancigis: “mi parolos aragone kiam mi povos aŭ kiam vi permesos al mi, ĉar mi antaŭvidas problemojn”. La aragonisma magistratano diris al amasmedioj, ke li ankaŭ povas paroli hispanlingve “kaj faros, sed ni ankaŭ povas paroli aragone […], laŭ mi gravas disvastigi nian lingvon”, kvankam ekzistas “socia realo kiu devigas onin ŝangi la lingvon se unu homo diras ne kompreni”.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj