28/04/2014

Poemoj kaj kantoj de la mondo en Esperanto en Llagostera

La pasintan 25an de aprilo, por la tria sinsekva jaro, la insitucio por la lingva normaligo de la kataluna (Consorci per a la Normalització lingüística) aranĝis en urbo Llagostera la recitalo “Poemes del món” (Poemoj de la mondo). Partoprenis en la evento, prezidita de la urbestro, diverslandaj homoj loĝantaj en Katalunio, kiuj recitis poemojn sialingve dum kunulo tradukis ilin en la kataluna.

Nia eta esperanto-lernejo de Cassà de la Selva partoprenis por la dus sinsekva jaro. Dolors Godoy, la instruistino, recitis propran poemon. “Vin eble surprizigos, ke mi deklamu poemon en lingvo sen lando. Sed kiam Zamenhof kreis tiun lingvon, li faris kun la espero, ke ĝi estu utila por unuigi homojn el la tuta mondo, ke ni ĉiuj interkompreniĝu sen la neceso elpreni alilandan lingvon kiel interkulturan komunikilon. Tial nia stelo estas verda kiel espero —jen kio signifas «Esperanto»— kaj ties kvin pintoj signifas kvin unuiĝintaj kontinentoj —jen nia espero— per unu sola lingvo, enhavo de neniu ŝtato sed de la tuta Homaro: la lingvo de la paco kaj de la frateco”, prezente diris Dolors Godoy.

Akompanis ŝin tri lernantinoj kiuj sukcesis per kantado de “Ĉu vi volas danci?” de JoMo. La ĉeestantoj kunkantis ĝoje, kaj la sukceso estis tiel granda, ke la foto de ili bildigis artikolon pri la evento en la ĵurnalo El Punt-Avui.

P1080131.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj