14/03/2012

Prezentita esplorlaboro pri kataluna esperantistino Maria Julivert Aulés

Gisela-Alcon-Vidal-en-la-muzeo_W.jpg La pasintan sabaton en la Muzeo de Esperanto de Subirats kadre de la Internacia Virina Tago okazis prezentado de reserĉa laboro pri Maria Julivert Aulés (1888-1968), virino el la vilaĝo El Vendrell (inter Barcelono kaj Tarragono), kiu dum la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento havis tre gravan rolon kaj en la historio de Esperanto en tiu urbo, kaj en la disvastigo de klereco inter virinoj, kaj en la defendado de ĝeneralaj virinaj rajtoj. La aŭtoro, Gisela Alcón Vidal, kies avino estis lernantino de Maria Julivert, bonege klarigis al la trideko da ĉeestantoj la ĉefajn trajtojn de ŝia vivo.

Tiuepoke, El Vendrell havis 4500 loĝantojn, ĝia ĉefa industrio estis teksa, kaj 69% de virinoj estis analfabetaj. Oni edukis malsame knabojn kaj knabinojn pensante, ke knabinoj nur bezonis bazajn sciojn pri legado, skribado kaj kalkulo, kaj krome, multaj knabinoj ne povis ĉeesti lernejon, ĉar devis resti hejme prizorgante pli junajn gefratojn. Maria Julivert, filino de entreprenisto, ja havis pli bonan edukadon ol la averaĝaj lokaj knabinoj. Ŝi estis tre inteligenta virino kun granda talento por skribi kaj pentri. Esperantiĝinte en 1911, kadre de la loka esperanta grupo Frateco, ŝi komencis instrui Esperanton jam en 1913, kiam aperis la unua grupo de lernantinoj. La lecionoj okazis kvar tagojn semajne inter la 9a kaj la 10a vespere, kaj krom Esperanto, estis ankaŭ konversacioj pri filozofio kaj literaturo ene de la grupo de junaj virinoj, kiuj plejparte laboris kiel kudristinoj en la lokaj atelieroj.

Bedaŭrinde, tiuj junulinoj iom post iom malaperis el la esperantaj rondoj, kiam ili edziniĝis. Nur la needziniĝintaj, kiel Maria Julivert mem, povis daŭrigi sian publikan vivon.

En la tre masklisma etoso de tiu epoko, ŝi havis eĉ postenon en la estraro de la grupo Frateco kaj ludis gravan rolon en la loka komitato, kiu organizis la Katalunan Kongreson de Esperanto en El Vendrell en la jaro 1933. Malgraŭ la respekto, kiun ŝi sukcesis inspiri al siaj samlokanoj, kiam ŝia frato kaj bofratino devis translokiĝi al Barcelono, ŝi, kiel orfa fraŭlino, ne rajtis loĝi sola en la vilaĝo, kaj devis forlasi ĉion kaj foriri kun sia familio al la granda urbo, kie oni ne trovis ŝiajn ŝpurojn en ajna esperanta agado.
Post la hispana milito, esperantismo preskaŭ mortis en Katalunio, kaj kiam ŝi kaj ŝia familio revenis al El Vendrell, en 1953, ankaŭ ŝi ne reprenis esperantan agadon, kaj mortis anonime en 1968.
Ni esperas, ke tiu reserĉa laboro premiita per la esporestipendio Jaume Ramon i Vidales (de la magistrato de El Vendrell) utilos por rememori la vivon kaj verkon de tiu elstara esperantistino.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj