Inoj, literaturo kaj Esperanto
Kataluna Esperanto-Asocio prezentas siajn du lastajn libroj per kiuj ĝi celas omaĝi tiujn virinojn ignoritajn kaj malvidebligitajn kiuj kontribuis per ilia literaturo al la sukceso de la esperanto-movado inter la jaroj 1909 kaj 1936 kaj samtempe omaĝi verkiston Caterina Albert, granda reprezentanto de tiu batalo en la kataluna literaturo.
Prelegos Margarida Casacuberta, de la katedro Víctor Català de la Universitato de Ĝirono kaj antaŭparolisto de la Antologio de Soleco, kaj Bet Abeyà kaj Xavier Margais, aŭtoroj de la antologio de esperanto-poetinoj.
Loko: Espai Vilaweb – Carrer Ferlandina 43 (Barcelona)
Horo: 19h
11:00 | Prezento de la projekto “Espai Esperanto” de Subirats Prezentos magistratano |
12:00 | Prezento de la libro “Frederic Pujulà i Vallès: recordances a cavall de dos segles” Per Imma Farré, aŭtorino de la libro |
13:00 | Transdono de la rekdakcio de Kataluna Esperantisto De Elisabet Abeyà kaj Xavier Margais al Pere Fornells |
14:30 | Frateca bankedo En restoracio El Racó de Pago (N-340, km. 1232, El Pago) |
Loko: Divers-cele Utila Salono, Agrokultura Centro de Sant Pau (Ponent Strato, 1, Sant Pau d’Ordal)