Renkontiĝo en Cassà de la Selva

15/05/2011

Kataluna Esperanto-Junularo organizis la ĉi-jaran 7an Internaciisman Renkontiĝon kadre de la Iberia Serio en sia 7a eldono, organizata ĉiun jaron laŭvice de portugaloj, hispanoj kaj katalunoj. La Renkontiĝo okazis la 13an, 14an kaj 15an de majo en la regiono de Ĝirono: en Sant Andreu Salou, en Cassà de la Selva kaj en Ĝirono. Partoprenis sepdeko da esperantistoj kaj Esperanto-amikoj venintaj el diversaj mondopartoj: Germanio, Arpitanio, Kastilio, Estonio, Francio, Italio, Okcitanio, Pollando, Rusio kaj eĉ Japanio.

Post akceptado en la urbodomo de Cassà fare de la urbestro kaj la magistratano pri kulturo, ni iris al la loka biblioteko kie Kataluna Esperanto-Asocio faris malavaran libro-donacon por la nova priesperanta sekcio. Reprezentanto de Hispana Esperanto-Federacio kontribuis al la donaco per ekzemplero de la libro El hombre que desafió a Babel.

cassa2.jpg

cassa3-2.jpg En la gastejo Can Maiol, en Sant Andreu Salou, okazis la prelegoj, debatoj kaj atelieroj. Pri la nokta programo zorgis la DJ Leo Sakaguchi dum la trinkejo proponis plej tradiciajn drinkaĵojn. Ankaŭ okazis ateliero pri popoldancoj fare de Mon Cardona por pretigi la partoprenantojn al la balo de Kaj Tiel Plu. Dimanĉe oni vizitis la urbon Ĝirono; dum majo la urbo estas ĉie flore ornamita. Adiaŭa bankedo fermis la renkontiĝon.

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.