25/08/2013

Subirats prezentas la unuan itineron de la vino kaj la ĉampanjo en Esperanto

Danke al la kunlaboro de la Asocio de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats, tiu ĉiu municipo proponas siajn diskonigajn informojn pri siaj Vinaj Itineroj en Esperanto. La itinerojn vi povas trovi en la retejo de la Muzeo de Esperanto kaj ankaŭ en tiu de la Turisma Organizaĵo de Subirats. La turismaĵo estas indikita per sia esperantigo ‘Vinaj itineroj de Subirats’, profitante la renovigon de la afiŝaro pri la turismaj itineroj, kiuj ekde nun proponas informi per pliigita realo.

Tiu novaĵo permesas interagi pere de Layar poŝtelefonoj kaj havi pli da informoj kaj videoj surloke.

La Vinaj Itineroj de Subirats estis unu el la unuaj turismaĵoj proponitaj post la kreado de la Turisma Organizaĵo de Subirats en 2001. Ili estas tre bone indikitaj surloke, ankaŭ per diskonigaj afiŝoj pri la vinberaj varioj, la kampara laboro kaj la klimato. Ili estas atingeblaj dum la tuta jaro kaj eblas ilin sekvi memzorge aŭ akompane de gvidisto.

8839227335_362cd887ac.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj