24/11/2012

Venko de la galega

La Supera Justic-Tribunalo de Galegio ĵus nuligis du alineojn de la polemika dekreto de la galega registaro (dekstrema) kiu malhelpis la instruadon en la galega en la baz- kaj mez-lernejoj, kaj en du jaroj igis, ke la galega ĉesis esti la instrulingvo en 96% de la urbaj elementaj lernejoj, en kiu ĝi estis uzata:

1) Gepatroj ne povos elekti la lingvon de instruado al bazlernejanoj, ĉar la Ŝtato devas zorgi pri dulingva parolkapablo de la lernantaro (la nova dekreto enkondukis demandon al la gepatroj pri la instrulingvo; oni nun nuligis tion).

2) Bazlernejanoj devas uzi kaj skribe kaj parole la lingvon en kiu oni instruas (la dekreto allasis al ili elekti la esprimlingvon, krom en la studobjekto pri fremda lingvo, sed ekzemple permesis ilin respondi hispane eĉ en leciono aŭ ekzameno pri la galega).

La Leĝo de Lingva Normaligo de 1983 deklaras, ke la galega estas la ĉefa lingvo uzata en la neuniversitata instruado. Ĝi dekretas ankaŭ ĝian laŭgradan plivastigon en instruado. La Tribunalo konsideras, ke la leĝo kontraŭas ĝuste tiujn ĉi esencajn elementojn de la Leĝo, kiu estas pli supera normo ol simpla registara dekreto.

La leĝaro antaŭ la koncerna dekreto fiksis, ke en la baza edukado oni uzu la galegan por la instruado de la lernofako “Kono de la natura, socia kaj kultura medioj” kaj la hispanan por “Matematiko”; la lingvon por la ceteraj lernofakoj decidas la lernejo. En la meza edukado oni instruas en la galega la lernofakojn “Socia scienco, geografio kaj historio”, “Naturscienco” kaj “Biologio kaj geologio”, kaj en la hispana “Matematiko”, “Teknologioj” kaj “Fiziko kaj kemio”; la lingvon por la ceteraj lernofakoj decidas la lernejo.

En la lastaj jardekoj la perdo de parolantoj de la galega draste akceliĝis kaj oni aŭguras baldaŭan forpereon de tiu ĉi lingva varianto.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj