Viktoro Solé estos instruisto en Somera Esperanto-Studado

17/02/2015

Nia samasociano Viktoro Solé estos instruisto de Somera Esperanto-Studado (SES), okazonta en Martin (Slovakio) inter la 11a kaj la 19a de julio. Post kvarjara partopreno kiel studanto kaj du pliajn jarojn kiel instruhelpanto, Solé fariĝas ĉi-jare instruista de la nivelo A1, laŭ la Komuna eŭropa refereckadro por lingvoj.

Organizata de E@I, Somera Esperanto-Studado estas unu la plej prestiĝaj kaj partoprenataj internaciaj staĝoj pri la internacia lingvo, okazanta en Slovakio ĉiun jaron ekde 2007.

Viktoro Solé gvidas la kursojn de Esperanto en Barcelono de antaŭ kelkaj jaroj. Li ankaŭ respondecas pri la peradservo kaj la datumbazo de Kataluna Esperanto-Asocio. Profesie li instruas muzikon kaj gvidas muzikan radio-elsendon.

DSCF1264-w.jpg
Víctor Solé gvidas 5-minutan lecionon de Esperanto dum la librotago 2014 en Barcelono (Foto: Clara Baylina)

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.