05/09/2012

79a Itala Kongreso de Esperanto

La ĉi-jara Itala Kongreso okazis en Mazzara del Valo, bela loko en la sicilia marbordo, inter la 18a kaj la 25a de aŭgusto.

Partoprenis 325 personoj el 32 diversaj landoj, el Suda Koreio kaj Aŭstralio ĝis Kanado; el norda kaj suda Ameriko kaj el multaj Eŭropaj landoj.

Reprezentis Katalunion du samideaninoj: M. Dolors Godoy kaj Isabel Sancho.

Gastigado okazis en hotelo Hopps, antaŭ la golfo de Mazzara, kie la mediteranea manĝo estis ege bongusta.

Okazis enkondukaj kursetoj al Esperanto, al la rusa kaj al itala. Estis aliaj kursoj por progresantoj, atelieroj pri origamio kaj pri kanto. Tiu ĉi lasta ateliero estis tre interesa, ĉefe ĉar ĝin enkondukis la fama frisa duopo Kajto kaj kursanoj okazigis koruson kiu sukcese ludis dum la kongresa fermo.

Dum la internacia vespero ĉiuj alportis tradiciajn likvorojn de siaj landoj, vi povas, do, imagi la finvesperan kunĝojon!

La koncertoj okazis en la ĉefa placo de la urbo por ke urbanoj ankaŭ ĝuu ilin. Krom Kajto, unu el la plej aplaŭditaj estis la okcitana kantisto JoMo, kompreneble.

La urbestro gvidis viziton tra la urbocentro. Li ankaŭ proponis paradon kun ĝia koreografio kaj muzikon: tre italece! Ĝi daŭris li ol du horoj kaj finis en la centra placo.

Katolikoj havis la eblecon partopreni dimanĉe en esperantlingva diservo en la katedralo.

Interesa novaĵo estas, ke tiu urbestro, interkonsente kun Itala Esperanto-Asocio, okazigis esperanto-kursojn en ĉiuj lernejoj de Mazzara. Sekvis la kursojn ĉ. 500 studentoj, kaj ili daŭre okazos dum la sekvaj jaroj.

Belaj ekskursoj, forta varmo kun pli ol 40ºC tage kaj ĉ. 30ºC nokte, sed fratecaj tagoj tre agrablaj, samkiel en ĉiuj esperantistaj aranĝoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj