14/10/2011

Programo de la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto

Katalunlingva prelego pri allogeco de Esperanto, ateliero pri tutmondaj popoldancoj kaj koncerto de la okcitana kantisto JoMo ekos la 35an Katalunan Kongreson de Esperanto, kiu ĉi-jare okazos en Barcelono de la 28a ĝis la 31a de oktobro.

La sekvan tagon, sabaton la 29an de oktobro, okazos sinksekvo da prelegoj, prezentoj, rondaj tabloj, atelieroj, ludoj kaj kunvenoj. Dum tiu tago estos libro kaj diskoservo, kaj la kataluna grupo Kaj Tiel Plu fermos la tagon per balo.

Dimanĉe la kongresaj aranĝoj okazos en diversaj lokoj de la urbo. Laŭ la programo matene okazos omaĝo al internaciaj brigadanoj kaj posttagmeze estos historia ekskurso tra la urbo gvidata en la internacia lingvo de profesia historiisto. Korusa koncerto kaj poezia vespero fermos la tagon.

Lunde okazos la konkludaj prelegoj, la kongresa fermo kaj sekvos frateca bankedo.

Marde estas enprogramita postkongreso en Sant Pau d’Ordal, urbeto gastiganta la Muzeon de Esperanto de Subirats.

Ĉiuj aranĝoj, krom tiuj dimanĉaj, okazos en kulturcentro La Farinera del Clot, en placo Glòries. La dimanĉaj koncertoj kaj la poezia vespero okazos en poezia kafejo Horiginal, antaŭ MACBA (la muzeo pri moderna arto). Tie okazos ankaŭ la lunda bankedo.

Dum la kongreso estos ejo por infanoj kiuj ĝuos ludan kaj aktivan kongreseton.

En Òmnium Cultural

Venontĵaŭde, la 20an de oktobro, Kataluna Esperanto-Asocio prezentos publike la kongreson kaj sian idearon. La aranĝo okazos en la sidejo de Òmnium Cultural, carrer de la Diputació 276 pral.

PROGRAMO DE LA 35a KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO

Vendrede la 28an de oktobro

en Centre Cultural La Farinera del Clot

Sabaton la 29an de oktobro

en Centre Cultural La Farinera del Clot

Dimanĉon la 30an de oktobro

Lundon la 31an de oktobro

en Centre Cultural La Farinera del Clot

Mardon la 1an de novembro okazos postkongreso en Sant Pau d’Ordal, urbeto gastiganta la Muzeon de Esperanto de Subirats.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj