10/11/2023

Prezento de la libro “Home en ruïnes” ĉe la Kataluna Historia Muzeo

La pasintan 8-an de novembro en la kunvenejo de la Museu d’Història de Catalunya okazis la unua el la antaŭviditaj prezentoj de la lasta eldono de KEA, la libro Home en ruïnes, katalunlingva versio de la taglibro kiun Jaume Grau Casas verkis dum sia tragika restado en diversaj francaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito.

En la impona konstruaĵo de la MHC en la Malnova Barcelona haveno ni renkontiĝis por ĝui la prezenton faritan de Carles Vela, historiisto kaj responsulo de la eldona fako de KEA kaj Carles Biosca filologo kaj trakukisto de la verko, gviditajn de Òscar Puig, prezidanto de nia asocio. Dum la prezento oni povis sciiĝi pri diversaj ecoj de la verko, de liaj travivaĵoj kaj de la diversaj okazintaĵoj kiuj ebligis tiun katalunan version kiu celas esti, pli ol simple traduko, iaspecan restituiĝon de tio kio devintus esti kaj la cenzuro malebligis.

Inter aliaj multaj ecoj de tiu libro, verkita meze de neimageblaj suferoj kaj mankoj, la kataluna tradukisto elstarigis unu kiu donas al ĝi apartan valoron: abundas libroj pri la teruraj travivaĵoj de homoj kiuj suferis tiun paroksismon de malhomigo, kia estas la koncentrejoj, sed plejparte tiujn verkojn estis skribitaj post tiu teruraĵo. La verko Home en ruïnes estas unu el la malmultaj verkitaj dum la kaptiteco, meze de tiu hororo, kiel iaspeca klopodo konservi la moralan integrecon kaj la propran homecon kaj kiel atesto de tiu amarega sperto.

La akto finiĝis per demandado de la ĉeestantoj pri la verko kaj pri esperanto.

Se vi ne povis ĉeesti, ne zorgu, jam estas organizita nova prezento en Granollers la 14-an de novembro kaj oni antaŭvidas okazigi aliajn laŭeble en Girona, Barcelono, Sabadell, Taragono kaj Valencio en datoj ankoraŭ konkretigotaj, bonvolu atenti nian retpaĝon!

Kaze ke vi ne povas rezizti la tenton kaj volas aĉeti jam nun tiun libron, aŭ kiun ajn alian el niaj eldonoj memoru ke nia retbutiko restas ĉiam je via dispono.

Alfons Tur

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj