08/02/2012

Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro

Prave oni diris, ke “la historio de la kataluna esperanto-movado estas interesega”. Aliĝis al la ideo de universala neŭtrala lingvo militistoj kaj katalunistoj, pastroj kaj framasonoj, burĝoj kaj liberecanoj. Rilatis al ĝi personoj kiel Frederic Pujulà, Joan Amades, Delfí Dalmau, Carles Riba, Andreu Nin aŭ Joan Mascaró, sed ankaŭ virinoj, kiuj ekorganizis sin, aŭ laboristoj de la fabrikoj en Barcelono, Sabadell, Alcoi… La esperantismo estis interklasa, transversa movado, sed samtempe la tiamaj sociaj bataloj okulfrape evidentiĝis en ĝi: troviĝis homoj, la plimulto, kiuj vidis en ĝi elementon por ŝanĝi la socion al pli granda socia justo, al nacia emancipiĝo aŭ al ambaŭ aferoj, kaj aliaj, kiuj pledis por konservi la laboristan ekspluatadon, la asimilajn politikojn aŭ ambaŭ aferojn, ofte nome de nepolitikemo. (el la Antaŭparolo)

Ĉi tiu tria volumo pri la historio de la esperanto-movado en la katalunlingvaj landoj, dulingva en la kataluna kaj en esperanto, kunigas dudek unu artikolojn de dek kvar specialistoj, kiuj prezentas diversajn kaj komplementajn aspektojn pri la esperanto-movado en la Katalunaj Landoj inter 1900 kaj 1940, konservante la kombinon de legoplezuro kaj scienca rigoro de la du antaŭaj verkoj.

Indekso

  1. Antaŭparolo
  2. Temaj studoj
    1. F. Poblet. Serĉante universalan lingvon. La esperantista movado en Katalunio. La societo Nova Sento
    2. A. Montagut. La interlingvo esperanto: Noviga faktoro en Katalunio dum la jarcenta ŝanĝo (de 1898 ĝis 1909)
    3. F. Poblet. Esperanto kaj anarkiismo en Katalunio
    4. F. Poblet. Kataluna Esperantisto (1910–1936)
    5. F. Poblet. La kongreso de Vinaròs. La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera
    6. H. Alòs, F. Poblet. La Kataluna Antologio
    7. X. Margais. Esperanto, esperantismo kaj ilia rilato kun kelkaj reĝimoj
    8. T. del Barrio, U. Lins. La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
  3. Lokaj studoj
    1. H. Alòs, Ll. Puig. La komenco en Ceret de la kataluna esperanto-movado
    2. J. Amouroux. Skizo pri la esperanto-movado en Rusiljono (1902–1947)
    3. X. Margais. Novaĵoj pri la esperantismo en Maó (1905–1910)
    4. P. Martín. Historio de la esperanto-movado en El Vendrell
    5. J. Inglada. Kroniko pri la esperanto-movado en Vilanova i la Geltrú
    6. F. Aisa. Esperanto en la Popola Enciklopedia Ateneo de Barcelono
    7. T. del Barrio. Kelkaj notoj pri la laborista esperanto-movado en Valencio ĝis la intercivitana milito
    8. X. Margais. La esperanto-movado en Majorko: Plia viktimo de la frankisma subpremado
  4. Biografiaj studoj
    1. F. Poblet. Frederic Pujulà i Vallès, verkisto, katalunisto kaj esperantisto
    2. D. Cortijo. Joan Amades kaj esperanto
    3. J. Solé i Camardons. Delfí Dalmau: Katalunismo, liberanismo kaj esperantismo
    4. J. Amouroux. Pastro Joan Font i Giralt (1899–1936)
    5. E. Abeyà. Joan Mascaró: Inter Oriento kaj Okcidento
  5. Apendicoj
    1. Apendico 1: Baza bibliografio
    2. Apendico 2: Glosaro
    3. Apendico 3: Kronologio
    4. Apendico 4: Demografio

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj