07/02/2012

El Congrés Universal d’Esperanto de 1909 a Barcelona /
La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono

Temas pri populariga verko dulingva en la kataluna kaj esperanto, en kiu la aŭtoro prezentas la mirindan agadon de la kataluna esperanto-movado inter la jaroj 1909 kaj 1911, dum kiuj esperanto fariĝis socia fenomeno. La libro fokusas sian atenton en la 5a Universala Kongreso de Barcelono, okazinta en Barcelono en la jaro 1909, sed kronologie kovras antaŭajn aspektojn, ekde la Universala Kongreso en Dresdeno –kie oni akceptis la katalunan proponon–, ĝis la jaro 1911a, kiam okazis la 2a Kataluna Kongreso de Esperanto en Taragono. Plukinte la fruktojn de la disvoliĝo de la movado ekde ĝia komenco, ĉi tiu periodo montras la socian kaj institucian firmigon de la kataluna esperantismo.

Ĉi tiu dua volumo pri la historio de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro konservas la kombinon de legplezuro kaj scienca rigoro de la antaŭa eldonaĵo de la sama aŭtoro, La komenca esperanto-movado en Katalunio, aperinta kvar jarojn antaŭe, kiu ĝuis varman akcepton, pro kio ĝi estis ĉi-jare reeldonita. La verko daŭrigas la saman formaton de sia antaŭanto, kaj enhavas la reprodukton de historiaj fotoj kaj dokumentoj sur 26 centraj paĝoj. Per sia dulingveco la verko celas veki la intereson same de alilandaj esperantistoj kiel katalunaj eksterstarantoj.

Tiu kombino, helpata de la fakeco de la aŭtoro kaj de lia klara kaj distra stilo montriĝis sukcesa, pro kio en la venontaj du jaroj estas planitaj po unu nova verko de malsamaj aŭtoroj en ĉi tiu dulingva kolekto pri historio de Kataluna Esperanto-Asocio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj