En UPC Castelldefels

28/10/2012

La pasintan 23an de oktobro, kadre de la Aula d’Extensió Universitària Sènior en la UPC de vilaĝo Castelldefels (apud Barcelono), nia samasociano Viktoro Solé prelegis pri Esperanto.

Antaŭ pli ol cent ĉeestantoj, la preleganto parolis pri kelkaj el la ĉefaj trajtoj de la internacia lingvo por klarigi, kial Esperanto estus bona solvo por internaciaj rilatoj. Inter tiuj karakterizaĵoj li parolis pri ĝia neŭtraleco (kultura, politika kaj socia), facila aliro, povo de la lingvo (esprimivo, fleksebleco kaj precizeco), propedeŭtika valoro kaj malferma komunumo.

La aŭdantaro montris intereson pri la temo kaj fine de la prelego ekis vico da demandoj. Ili temis pri la lingva evoluo, la kialoj laŭ kiuj internaciaj institucioj ankoraŭ ne elektis ĝin kiel bonan solvon por internaciaj rilatoj, kaj kelkaj lingvemuloj ankaŭ starigis demandojn pri gramatikaj kaj fonetikaj trajtoj.

Rimarkindas, ke inter la ĉeestantoj estis s-ro Emilio Sanz, loka esperantisto, kiu iomete babilis esperante kun la preleganto, por ke la aŭdantaro aŭdu la lingvon en mallonga sed vera parolado.

Victor-Sole-5-OK-copia.jpg

Victor-Sole-2-OK-copia.jpg

Fotoj de Jaume Tous

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.