14/07/2011

“Esperanto en la freŝa aero!”, la somera propono de la Muzeo de Esperanto de Subirats

Por elteni kelkajn varmajn vesperojn de julio, la Muzeo de Esperanto de Subirats proponas du specialajn gvidatajn vizitojn al siaj salonoj kaj tial malkovri la historion de Esperanto kaj ĝian rolon en nialanda kultura evoluo. Danke al la kolekto de objektoj kaj dokumentoj kiuj troviĝas en la muzeo, la vizitanto povas vidi la vastan literaturan produktadon en la internacia lingvo kaj la engaĝiĝon de elstaruloj kiaj Joan Amades aŭ Carles Riba en ĝia disvastigado. La propono “Esperanto en la freŝa aero!”, temas pri unuhoraj vizitoj kiuj konkludas per gustumado de loka ĉampano. La vizitoj okazas la 16an kaj la 23an de julio, je la 19a horo kaj kostas po 2 eŭroj. Pliajn informojn ĉe la n-ro +93 899 34 99 aŭ ĉe info@museuesperanto.org.

La aranĝo povas esti perfekta antaŭo por tiuj kiuj partoprenos la Festivalon Muziko en la Vitejoj, kies koncertoj komenciĝas je la 22a. Tial, la Muzeo de Esperanto de Subirats ofertas la viziton senpage al tiuj kiuj aĉetis bileton por iu ajn koncerto el la festivalo. La propono povas kompletiĝi per gustumado de la gastronomio de kiu ajn restoracio el Subirats.

“Esperanto en la freŝa aero!” estas subtenata de la Turisma Organizaĵo de Subirats kaj de AAMES (Asocio de Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats). La Muzeo troviĝas en la numero 12 de la strato Zamenhof, en Sant Pau d’Ordal (Subirats), urbeto situanata meze de bela vineja kaj fruktarba pejzaĝo.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj