25/09/2012

Eŭropa tago de lingvoj

logo-EDL-180.gif Laŭ iniciato de la Eŭropa Konsilantaro, la eŭropa tago de lingvoj okazas ĉiun 26an de septembro ekde la jaro 2001.

Okaze de tiu ĉi tago, la Eŭropa Konsilantaro kuraĝigas ĉiujn lerni pliajn lingvojn, kaj en la lernejo kaj ekster ĝi. La konsilantaro estas konvinkita, ke lingva diverseco estas vojo al pli bona interkultura komunikado kaj tre grava por la kultura heredaĵo de la kontinento.

Pluraj eventoj okazas ĉie: aranĝoj por infanoj, specialaj elsendoj radiaj kaj televidaj, lingvokursoj, prelegoj, ktp. En pluraj programeroj Esperanto ĉefrolas.

La celo de tiu ĉi tago estas konsciigi onin pro la graveco lerni lingvojn kaj respekti la lingvan diversecon por favori plurlingvismon kaj interkulturan interkomprenon; promocii la riĉa kaj konservenda lingva kaj kultura diverseco de Eŭropo, kaj kuraĝigi onin lerni lingvojn ekster la ordinara studado, pro eblo translokiĝi aŭ pro emo al homa interŝanĝo.

Eblas trovi pliajn informojn pri tiu tago en ĝia retejo. Tamen, la retejo legeblas nur en la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio; tiu fakto devigas la katalunojn legi france aŭ hispane, al tiuj kiuj ne lernis memvole alian ŝtatan lingvon.

Kvankam Eŭropa Konsilantaro subtenas plurlingvismon ĉie en Eŭropo, lingva maljusteco evidentiĝas ofte. En ĉiu kastilia ĉefurbo eblas lerni la anglan, la germanan aŭ la ĉinan sed tute ne la eŭskan kaj la katalunan. Ĉe ni estas pli facile lerni hegemoniajn lingvojn ol tiujn najbarajn, t.e. aragonan aŭ okcitanan. Evidentiĝas, do, ke ekonimiaj interesoj superas emon al homaj interŝanĝoj kaj al konservado de la diverseco.

Ni ne obeu la leĝojn kiuj atakas la katalunan

La plataformo Enllaçats, no acatem (kune, ni ne obeas), denoncas la konstatajn atakojn al la kataluna lingvo, kiuj lastatempe kreskas, pere de la registaroj francia kaj hispania; kaj ankaŭ pere de la aŭtonomaj registaroj de Aragono, Valencio kaj Balearoj. La plataformo proponas malobei la leĝojn kiuj atakas la lingvon.

Profite de la eŭropa tago de lingvoj, la plataformo denoncas ĉiujn ĉi atakojn al la lingvo, kaj do al la homa digno, kaj alvokas onin manifestacii en la tuta kataluna lingvio.

Kataluna Esperanto-Asocio subtenas.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj