20/03/2015

Katalunaj esperantistoj deklamas, okaze de la Monda Tago de Poezio

Ĉu lingvo kia Esperanto devus esti literatura? Ĉu ĝi devus krei kaj traduki poezion? Unuavide kelkaj povus pensi, ke interlingvo aŭksiliara ne devus prioritatigi literaturan verkadon, sed tamen Esperanto prizorgis tiun aspekton ekde sia origino. Esperanto naskiĝis dum romantikisma periodo, kaj la inciatinto, L.L. Zamenhof, ne nur klopodis krei lingvon neŭtralan kaj facilan por la tuta mond’ utilan, sed li ankaŭ zorgis, ke ĝi estu literatura.

Danke al tio, diskoniĝis sufiĉe multa literaturo de minorigitaj lingvoj per ĝia esperantigo, kiel faris katalunaj esperantistoj en la 20aj jaroj pere de la Kataluna Antologio.

Ĉi-jare, okaze de la monda tago de la poezio, kelkaj esperantistoj de la Kataluna Landaro sin registris en filmetoj deklamante poemojn en la internacia lingvo. Ĝuu:

1. Prezento

Ferriol Macip prezentas la aferon per improvizata dekversaĵo.

2. “Estança 42” de Carles Riba

Manel Sales deklamas esperantigon de la poemo “Estança 42” de Carles Riba

3. “Ĉu parolas ni?” de Pedro Salinas

Enric Baltasar deklamas la poemon “Ĉu parolas ni?” de Pedro Salinas. El la hispana “¿Hablamos?” esperantigis Enric Baltasar mem.

4. “Norda Vento” de Dolors Godoy

Xavier Alcalde deklamas la poemon “Norda Vento” de Dolors Godoy.

5. “Rimo 20” de Gustavo Adolfo Bécquer

Pedro M. Martín Burutxaga deklamas la rimon n-ro 20 de G.A. Bécquer en traduko de Fernando de Diego.

6. “Kaj ŝi parolis” de Aulus Vekors

Josep M. Milla deklamas la poemon "Kaj ŝi parolis" de Aulus Vekors.

7. “Kiel sablo iĝas sablaro” de Joan Català

Joan Català repece improvizas poemon, kiun li posttitolis “Kiel sablo iĝas sablaro”

8. “Kion vi faras proletoj?” de Manola Moreno

Floreal Martorell deklamas la poemon de sia patrino, Manola Moreno, “Kion vi faras proletoj?” (¿Qué hacéis proletarios?), laŭ esperantigo de Miguel Fernández.

9. “La retiriĝo” de Sara Berenguer

Floreal Martorell deklamas la poemon La retiriĝo (La retirada) de la anarĥiista poetino Sara Bereguenguer, kiun li mem esperantigis

10. “Amas min la vivo” de Ángel Arquillos

Trini Martínez deklamas la poemon “Amas min la vivo” de Ángel Arquillos.
.

11. “Stelaro kun la luno” de Ángel Arquillos

Rob King deklamas la poemon “Stelaro kun la luno” de la poemaro de Ángel Arquillos.

12. “Donacetoj por infanoj” de Ludmila Jevsejeva

Toni Martínez deklamas la poemon “Donacetoj por infanoj” de Ludmila Jevsejeva.

13. “La bona lupeto” de José Agustín Goytisolo

Antoni Comellas deklamas la poemon “La bona lupeto” (El lobito bueno) José Agustín Goytisolo laŭ la esperantigo de Miguel Fernández.

14. “Pli ol simpla vorto” de José Agustín Goytisolo

Rosa López deklamas la poemon “Pli ol simpla vorto” (Más que una palabra) de José Agustín Goytisolo en traduko de Miguel Fernández.

15. “En Granado kun Federico García Lorca”, de Miguel Fernández

Ferriol Macip deklamas poemon “En Granado kun Federico García Lorca,” de Miguel Fernández, kaj ĝian katalunalingvan tradukon kiun li mem faris.

16. “Ĉe Samovaro” de Julio Baghy

Xavier Margais deklamas poemon de Julio Baghy, Ĉe Samovaro, kiu estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj en Palma (Mallorca) la jaron 1925.

17. “Misa meso” de Karles Berga

Karles Berga deklamas sian poemon “Misa meso”.

18. “Dimanĉan matenon” de Nicola Ruggiero



Michael Boris Mandirola deklamas la poemon “Dimanĉan Matenon” de Nicola Ruggiero el ‘La Kanto de l’ Korvo’.



19. “ Sur la teraso ĉe Youzhou” de Chen Zi’ang (661-702)

Pere Fornells deklamas la poemon “ Sur la teraso ĉe Youzhou” de Chen Zi’ang (661-702), esperantigita de Wang Chongfang.

20. “Lasta Kiso” de Edmon Privat

Lernantoj kaj instrusto de la kurso de Esperanto de Barcelono, deklamas la poemon “Lasta Kiso” de Edmond Privat.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj