26/12/2013

Kun Miguel Fernández ni kantis la revolucion

Miguel Fernández en Fossar de la Pedrera. Foto: Mon Cardona

Kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia poezio estis ĉi-jare la ĉefa temo de la zamenhofa festo, kiun ĉi-foje ni celebradis ĉirkaŭ la libro Poezio, armilo ŝargita per futuro, verkita de Miguel Fernández kaj eldonita de SATeH.

Kataluna Esperanto-Asocio invitis la aŭtoron kaj la eldoniston, kiuj venis el Madrido, kaj dum kvar tagoj ni aŭskultis ilin, ni konversaciis kun ili, ni kunkantis, ni memoris tiujn kiuj batalis por pli bona mondo kaj ilin ni deklamis kaj kantis esperante por transdoni al la mondo ties engaĝiĝon.

Kelkaj hispanlingvaj poetoj kiel Celaya, Lorca, Alberti, Machado, Neruda aŭ Goytisolo, engaĝiĝintaj kun la homaro, transdonis per beletro kuraĝigon batali por pli bona mondo. Miguel Fernández esperantigis kelkajn poemojn tute sen perfidi la formon kaj la signifon, por ke ili atingu la tutan mondon. Tiel, Miguel kompilis la libron kiu akompanis nin dum tiu longa, intensa kaj emociplena semajnfino.

Vendrede la 13an de decembro, la sidejo de la ĵurnalo VilaWeb gastigis la libroprezenton en esperanto (kompleta filmo). Vespere ni okazigis artan vesperon post kune vespermanĝi en la trinkejo de kulturcentro Centre Artesà Tradicionàrius.

Sabate la 14an ni vizitis Fossar de la Pedrera, t.e. amastombejo kie ripozas murditoj de la frankismo. Tie ni omaĝis la internaciajn brigadanojn, simboloj de sindonemo. Vespere, la historiisto Dani Cortijo gvidis esperante historian ekskurson de Barcelono. Dani klarigis kiel la mezepoka gilda organizo de la urbo influis la postan laboristan revolucieman historion de Barcelono.

Dimanĉe la 15an ni vizitis la Muzeon de Esperanto de Subirats, kiel oni klarigis al ni la lastan klopodon eviti la eniron de la faŝismaj trupoj en Barcelono januare de 1939. Temas pri batalo de Ordal, nomata la lasta defendo de Barcelono (spektu filmon kun esperantaj subtekstoj).

Lunde la 16an, prestiĝa librejo Alibri gastigis la libroprezentan prelegon de Miguel en la hispana lingvo. Ĉeestis Asun Carandell, vidvino de la verkisto José Agustín Goytisolo. La kortuŝigo de Miguel en tiu aranĝo estis ja neforgesebla.

Dum sia restado ĉe ni, Miguel kaj Pedro raportadis siajn spertojn por la programo “La hora impía” de radio Vallekas.

Estis ja emociplena semajnfino. Malfacilas priskribi per vortoj kion ni kunsentis, kaj tial mi publikigas sekve kelkajn fimetojn faritaj per niaj poŝtelefonoj.

fffff fffff
Miguel Fernández naskiĝis en 1950 en Granado. En 1968 li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj.

Fernández publikigis poemkolektojn, rakontojn, novelojn, eseojn… Li estas specialisto pri Federico García Lorca, la verkaro kaj la verkisto, pri kiu abunde li prelegis kaj kies emblemajn teatraĵojn Sanga nupto kaj La Domo de Bernarda Alba li esperantigis. Fernández tradukis esperanten ankaŭ gravajn verkojn de aliaj same gravaj aŭtoroj, kiel Miguel Hernández kaj Ignacio Aldecoa..

Poezio: armilo ŝargita per futuro estas ne simpla kompilo de multnombraj poemoj (entute 182 el 35 aŭtoroj), sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento.

Pere de ampleksa historia enkuntekstigo kaj plej diversaj notoj kaj klarigoj, Miguel Fernánde, kompilinto kaj ĉeftradukinto (170 poemoj), E-poeto kaj studemulo pri hispana poezio, faras kompreneblaj kaj ĝueblaj versojn plej kompleksajn kaj igas la leganton gustumi la dolĉon kaj profundon deunuavide plej leĝeraj. Inverse, pere de la tuto el la kolektitaj poemoj, li gvidas nin en la koron de la hispana popolo; en ties, ordinare, mise aŭ ne bone konatan historion; en ties lumojn kaj ombrojn.

Konscia pri la graveco de ĉi verko, SAT en Hispanio (SATeH) publikigis kaj prezentis ĝin pasintaŭguste, kadre de la 86a SAT-Kongreso.

Xavier Rodon kaj Miguel Fernández en arta vespero en Bar del CAT. Foto: Mon Cardona

Omaĝo al internaciaj brigadanoj.Foto: Mon Cardona

Vizito al la revolucia Barcelono, kun Dani Cortijo. Foto: Mon Cardona

Pliaj informoj:

VilaWeb: Miguel Fernández canta la revolució en esperanto.
Samfaina Vallesana: Poesia compromesa, social i revolucionària.
El bloc del curs d’esperanto: Miguel Fernández a Barcelona.
Esperantaj bitoj: Vortoj por Julia.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj