26/01/2015

La sarda lingvo estos en la lernejoj de Sardio ekde la sekva kurso

Okazis interkonsento inter la majoritataj kaj la opoziciaj partioj de la aŭtonoma registraro de Sardio por enkonduki la sardan en la regulara edukado, laŭ informis la okcitana ĵurnalo Jornalet. Eĉ se la insulo posedas aŭtonoman statuton ekde 1948, kaj ekde 1997 leĝon protektantan ties kulturan kaj lingvan identecon, instruado estas daŭre nur en la itala.

sardu.jpg

Finfine, la regiona konsilantaro de Sardio proponis amendon al la leĝo de 1997: ekde la komenco de la sekva kurso 2015-2016 en la infanaj lernejoj, kaj jaron poste en la tiuj elementaj kaj la mezaj, estos la sarda lingvo, ne nur kiel instruata lingvo sed kiel instrupera lingvo de nelingvaj materioj. La universitatoj instruos la bezonatajn instruistojn pere de kontraktoj kun la aŭtonoma registaro, kiu disponigos tri milionojn da eŭroj por la instruado de la lingvo dum la sekvaj tri jaroj kaj devos eldoni lernolibrojn.

Eĉ se tiu amendo signifas gravan paŝon por la sarda, la instruado en tiu lingvo estos tute nedeviga kaj la gepatroj devos intence inskribi la gefilojn.

La plej grava manko de tiu amendo estas, ke ĝi forgesas la aliajn lingvojn de la insulo, kiel ekzemple la kataluna de Algero.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj