01/04/2014

Leciono lernita en Katalunio

004.jpg

Pasis sufiĉe longa tempo post ol mi revenis en mian landon, sed mi ankoraŭ ne skribis al vi ĉar mi volis, ke miaj pensoj kaj impresoj ricevitaj en Katalunio iom ordiĝu.

Ja Katalunio (fakte, la kataluna forta spirito), forte influis min, kiel vi jam scias.

Mi ankoraŭ tre miras kiel via lando povis konservi sian identecon kaj lingvon malgraŭ tia longa premado de la hispana registaro.

Kiam mi revenis en mian landon kaj rigardis la situacion ĉi tie, mi des pli miris pri unueco de katalunoj. Multaj homoj ĉi tie eĉ ne pensas, ke nia lingvo iras al malapero.

Kvankam neniu kaj nenio malhelpas al ni (ekzemple, kiel Hispanio malhelpas al Katalunio), ni ne povas altigi gravecnivelon de nia lingvo kompare kun la rusa.

La plejparto de aliaj eksSovetaj Respublikoj antaŭlonge tion atingis.

Bone, komence, mi kompreneble, komencis per mi mem – mi nun legas librojn en la kazaĥa lingvo por plialtigi mian nivelon, aŭskultas kazaĥan radion kaj penas paroli nur kazaĥe kun kazaĥoj…

En Kazaĥio kazaĥoj estas nur 65 procentoj, 35% estas de aliaj nacioj.

Kun alinacianoj por komenci paroli kazaĥe, oni necesas rompi tre fortan psikologan baron, ja dum du jarcentoj la rusa estis internacia lingvo en Kazaĥio, kaj la homoj eĉ ne povas imagi kiel oni povas ekparoli kazaĥe kun alinacianoj, ja preskaŭ ĉiuj el ili ne scipovas la kazaĥan.

Kaj mi decidis diri almenaŭ la unuan frazon de ĉiu konversacio kazaĥe al uloj de aliaj nacioj, kaj se ili ne komprenas – mi tradukos, ĉar mi pensas nun, ke estas tre, tre grave, montri al ĉiuj, ke por loĝi ĉi tie, oni bezonas paroli kazaĥe, (kiel por loĝi en Barcelono oni devas lerni la katalunan) kaj ke ESTAS tiuj homoj, kiuj pensas tiel (kvankam ni estas tre malmultaj nun).

Estas tre bedaŭrinde, ke kiam iu komencas paroli pri la neceso de uzo de la kazaĥa lingvo en ĉiuj medioj, la homoj povas nomaĉi vin dekstrulo aŭ eĉ faŝisto (kazaĥoj povas nomaĉi vin faŝisto, ĉu vi povas imagi??!! Dum parolado pri lingvosituacio kun aliaj nacianoj de kazaĥio mi eĉ ne imagas, kiel oni povas nomaĉi min).

Mi venis al Katalunio nur por lerni la hispanan lingvon, kaj revenis kun multe pli gravaj ŝanĝoj de mi mem.


El letero ricevita de Darmen Tujakajev, kaj publikigita kiel opiniartikolo ĉe Vilaweb.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj