La pell de brau / La taŭrofelo

Titolo: La pell de brau
AŭtoroSalvador Espriu
Tradukisto: Abel Montagut
Speco: poezio
Prezo: —
Eldonjaro: 2021
Paĝoj: 132
Kolekto: Jaume Grau Casas, 3
ISBN: 978-84-936728-8-1
Formo: libro gluita
Lingvoj: kataluna; esperanto
Priskribo: Traduko de poemaro de Salvador Espriu (1913-1985). Dulingva eldono kataluna/esperanto

«La tradukon de ĉi tiu libro mi komencis antaŭ pli ol kvardek jaroj. Mi opiniis, kaj daŭre kredas nun, ke La pell de brau [La taŭrofelo] estas interesa libro por internacia legantaro. Kial do? La esenca mesaĝo de la poemlibro de Espriu estas la superado de la malamo, la paca kunvivado inter la homoj post interfrata milito, ene de plurkultura kaj plurlingva kunteksto. […] La poemlibro de Salvador Espriu estas krio kaj alvoko por tia refarado de paca kunvivado surbaze de interpopola kaj interhoma respekto. Tio koncernas same la tutan mondon, des plie en la profunde interplektita kaj intermiksita socio de la 21-a jarcento.»

Abel Montagut

Aĉetu ĝin en nia reta butiko