02/11/2015

Reakirante Ramon Fernàndez Jurado en la biblioteko de Castelldefels

Lunde la 2a-n de novembro je la 19h en la Biblioteko Ramon Fernàndez Jurado (Salono Margarida Xirgu), en la strato Bisbe Urquinaona, 19-21 de Castelldefels okazos la solenaĵo “Reakirante Ramon Fernàndez Jurado en la biblioteko de Castelldefels”, organizita de la Col•lectiu RFJ Castelldefels kaj la Urbestraro de Castelldefels (ĉeesto konfirmenda per mesaĝosendo al alcladia@castelldefels). Okaze de tiu ĉi evento, ni disponigas la jenan pripenson:

En Castelldefels, la politikaj ŝanĝoj atingas la bibliotekon

En la jaro 1986 oni inaǔguris la bibliotekon de Castelldefels; du jaroj post la forpaso de Ramon Fernàndez Jurado, batalanto por la libereco kaj la bonfarto de la popoloj, esperantisto, poeto kaj verkisto en la kataluna, hispana kaj esperano, kaj en la lastaj jaroj de lia vivo civitano de Castelldefels, kie li estis magistratano kaj postlasis fortan influon.

Pro liaj kvalitoj kiel civitano, verkisto kaj politikisto oni donis lian nomon al la biblioteko.

Ĝis la jaro 2011. Kiam la Popola Partio kontrolis la urbestraron, profitante la translokigon al nova konstruaĵo oni forigis la nomon de Ramon kaj oni ŝanĝis ĝin al “Centra Biblioteko”. Ni memoru ke la sama afero okazis kuna Biblioteko de Katalunio en la komenco de la frankisma diktaturo: ankaǔ oni oficiale nomis ĝin Centra Biblioteko.

La nomo de Ramon restis en iu spaco apuda al la biblioteko, tamen Ramon Fernàndez Jurado estis bibliotekema homo, ne spacema. Li estis nelacigebla leganto kaj senĉesa uzanto de ĉiuj bibliotekoj kiujn li trovis.

Okaze de la forigo de la nomo de la poeto de la biblioteko, naskiĝis en la urbo la Kolektivo RFJ, kies celo estis depostuli la reakiron de la nomo de la biblioteko. En unu de la depostulaj agoj oni koncedis la premiojn de la Beletra Konkurso Ramon Fernàndez Jurado, kiu akceptis verkojn en la kataluna, hispana kaj Esperanto, kaj kiun ni klopodis restarigi.

En la pasinta majo, kvar partioj de la maldekstro sukcesis akiri la urbestraron, kaj en la kunveno de la pasinta 23-a de julio oni aprovis la reakiron de la originala nomo. Nun, komence de oktobro, en la avizo jam aperas Biblioteko Ramon Fernàndez Jurado. Estis kvarjara ekzilo (2011-2015), iamaniere reeĥo de la ekzilo, multe pli longdaǔra, kiun li suferis dum la diktaturo.

La malplenon kiun li lasis en la nomo de la apuda ejo, oni plenigis per la nomo de la kataluna artistino Margarida Xirgu. Du luksaj nomoj.

La venontan 2-an de novembro, lunde, okazos la oficiala ceremonio de la reakiro de la nomo, en la ejo “Espai Margarida Xirgu de la Biblioteca Ramon Fernàndez Jurado”, je la 7a vespere. Ni inivitas vin ĉiuj.

Ĉio ĉi ege ĝojigas nin kaj esperas ke la ekzilo de Ramon finis por ĉiam.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj