Rekorda librotago

27/04/2012

PLa 23an de aprilo, okaze de la libro-tago, Kataluna Esperanto-Asocio starigis budojn en Sabadell kaj en Barcelono. Tiu de Barcelono estis starigita en ‘La Rambla’ samkiel dum pasintaj jaroj. La vendo estis rekorda, kaj la socia varbado ŝajne ankaŭ.

Deĵorantoj donacadis flugofliojn, ekzemplerojn de Kataluna Esperantisto, paĝo-markilojn kaj katalunalingvan version de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj. La plej vendita libro estis La Eta Princo de Saint-Exupéry. La DVD de E@I vekis la atenton de pluraj preterpasantoj, kiuj ĝenerale montris grandan simpation al nia movado. Pluraj turistoj haltis scivoleme, kaj ili ricevis klarigojn en pluraj lingvoj.

Dura sed fruktodona librotago dank’ al la sindonemo, laboro kaj helpo de, i.a., Àngels del Pozo, Carles Vela, Clara Baylina, Ferriol Macip, Josep M. Milla, Lluís Aragay, Marta Moliné, Michael-Boris Mandirola, Mon Cardona kaj Víctor Solé.

Dum la libro-tago estis prezentita “Agenda de la Terra“, mojosa kutura gvidlibro kaj agendo kun receptoj por iĝi agema. La agendo estas eldonita en la kataluna, Esperanto kaj la okcitana. Ĝi estis disvendita en kelkaj budoj kaj librovendejoj. Temas ja pri klara montrilo de la rolo kiun devus ludi Esperanton en nia socio.

La Muzeo de Esperanto de Subirats disdonis al la vizitantoj ekzempleron de la legendo de Sankta Georgo en la kataluna kaj en Esperanto.

sant-jordi1.png
(Foto: Mon Cardona)

sant-jordi2.png
(Foto: Clara Baylina)

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.