Antologio de Soleco kaj aliaj rakontoj

Mi intencis neniam malkovri mian personecon. En Olot, tamen, mi devis rompi ĉi tiun mem-ordonon. Mi sendis al konkurso, kiun oni okazigis en tiu urbo, monologon. Ĝi estis premiita. Ekflamis laŭdire grandiozaj diskutoj, pri tiu kiu estis la verkinto. Verŝajne temis pri tro aŭdaca monologo. Mi ne estis rimarkinta tion. Kiam oni eksciis ke la aŭtoro estas virino, la skandalo pligrandiĝis. […] Mi kredas ke elementalas advokati favore al la sendependeco de la arto. Danke al ĉi tiu sendependeco mi povis resti fidela al mia alvokiĝo, kiun ĉiuj dezirintus intervene kontroli. Mi rekonas neniun alian normon ol la bona gusto, kaj neniun alian malmoralecon ol tiun de la senutilo.

Víctor Català

Aliaj libroj de la kolekto

Iri al la arĥivo