06/05/2014

73a Hispana kongreso kaj 18a Andaluzia kongreso

En la bela andaluza urbo Arundo (Ronda) okazis samtempe la 18a Andaluzia kaj la 73a Hispana Kongreso. De la 1a ĝis la 4a de majo la 130 partoprenantoj el pli ol dek landoj ĝuis la buntan programon, kies du ĉefaj temoj estis instruado kaj muziko.

Kadre de la Konferenco pri Instruado de Esperanto spertaj instruistoj de la Internacia Lingvo, kiel Katalin Kováts, Rafael Mateos, Miguel Gutiérrez Adúriz, Lorenzo Noguero, José Salguero (Kani) kaj Eduardo Berdor, instruis, prelegis kaj debatis pri tiu ĉi temo. Malgraŭ la ĉeesto de tiel gravaj instruistoj la afero ne estis tiel kontentige fruktodona kiel antaŭvidite eble pro ĝia tro malfrua organizo. Persone, mi kontribuis per prelego pri mia helpilo Mansignado por Esperanto. Kadre de la kongreso Katalin Kováts okazigis sesion de la oficiala KER-ekzameno. Entute ekzameniĝis 16 homoj, preskaŭ duono el ili venis el la Kataluna Landaro.

La organizantoj de la kongreso invitis la partoprenantojn al koncerto de flamenka muziko en la urba Peña Flamenca (flamenka klubo), kie oni povis sperti tiun emociigan arton rekte el lokaj artistoj. Ankaŭ okazis interesplena koncerto de al-andalusa muziko fare de marokaj profesiaj muzikistoj kaj en la lasta nokto estis duobla programo: en la unua parto la fama kantistino María Villalón kantis en la hispana, la portugala, la itala kaj eĉ en Esperanto, kaj finis la koncerton la okcitana kantisto JoMo, kiu, kiel kutime, dancigis eĉ la malplej dancemajn homojn.

Sendube la plej sukcesa programero estis Vivu la teatro! profesie gvidita de Miguel Fernández kaj Ana Manero en la impona urba teatro, kie dudeko da kongresanoj altnivele kantis, deklamis poemojn kaj aktoris en amuzaj skeĉoj, el kiuj elstaris la monologoj de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Manuel Pancorbo, la flamenkaj kantoj de Miguel Fernández kaj la partopreno de Abel Montagut, kiu aktorece deklamis siajn tradukojn de poemoj de La taŭrofelo (‘La pell de brau’) fare de Salvador Espriu.

Inter bonaj etoso kaj vetero la komunaj manĝoj iĝis ankaŭ gravaj kaj interesplenaj programeroj kaj tio helpis la partoprenantaron sufiĉe bone alkutimiĝi al la loka malfido al la oficiala tempo.

foto-1.png

Rafael Mateos: prelego pri Esperanto al andaluzaj mezlernejanoj

foto-4.png

Koncerto de al-andalusa muziko

foto-5.png

La fama nova ponto de Arundo fotita el la kongresejo


Koncertero de María Villalón, “La pluvo”:

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj