Ĵus mi revenis hejmen de la 9a Internaciisma Renkontiĝo kiu okazis la lastan semajnofinon de junio-2012, en Canet de Mar, mi sentis bezonon esprimi miajn opiniojn.
Mi alvenis sabate matene, tial mi, bedaŭrinde, ne ĉeestis la vendredajn programerojn.
La renkontiĝo koincidis kun la vilaĝa ĉefa festo de Canet de Mar kio ja reliefigis la kunvenon ĉar la ĉeestantoj povis ĝui la feston vespere kaj nokte, kie okazis, vendrede, artfajraĵoj ĉe-plaĝe, juna festo, koncertoj, balo, kaj sabate, la magia nokto per parado de gigantoj, drakoj kaj aliaj kartonaj fajro-bestoj, diabloj ĵetante fajron ĉion akompanata de la popola muziko de niaj tipaj grakŝalmoj kaj tamburoj. Poste okazis juna festo kaj balo ĉe la marborda promenejo, ĝis la nokto-nokto-fin’.
Mi ankaŭ bedaŭras ne ĉeesti, vesperan vendredon, la plene partoprenitan atelieron, ĉefe de eksterlandanoj, pri sardanoj, nia popola danco, gvidita de esperantisto Mon Cardona.
Mi tre ŝatis la prelegon “Muzikaj efektoj ” de Víctor Solé. Akurate kaj komprenige, vide kaj aŭde, eĉ amuze, li prezentis la teĥnikojn de orkestrado, kiujn la ne faka aŭdantaro ne rimarkas dum la koncerto, por ricevi iujn determinitajn efektojn. Temis pri lia unua prelego en Esperantujo kaj mi kuraĝigas lin daŭrigi en tiu agado kio ja estas tre interesa cele al plibonigo de nia divers-kampa agado.
Kompleksa temo tiu de la dua prelego “Akceptado de enmigrintoj en la katalunaj lernejoj”, far Rubén Fernández. La preleganto insistis pri la cirkulero de 1994 kun la rekomendo de la registaro, rilate al malkoncentriĝo de la enmigrintoj, kiam en lernejo enskribiĝis pli ol 15% de enmigrintoj, cele al plej bona solvo por ilia integriĝo. Tiam evidentiĝis du aferoj: unue, la ne taŭgeco de la vorto “integriĝo” ĉar oni konstatas ke, se temas pri bonvola agado, la celo estus la ensociiĝo de la enmigrintoj kaj due, ke la celo de tiu malkoncentrado estas solvi la problemojn de la indiĝenoj kaj ne tiuj de la enmigrintoj. La preleganto starigis tre interesan debaton inter la ĉeestantoj kio ja okazigis ke la prelego nur atingis pritrakti la unuajn jarojn, 1994-1997, de la amasa alveno de eksterhispanaj enmigrintoj devenantaj el malriĉaj landoj.
Alia eĉ pli kompleksa temo, almenaŭ por mi, estis tiu de la tria prelego “Kiel lingve trakti la du seksojn?” pri kiu respondecis Rudolf Fischer. Lia sufiĉe altnivela disertado igis min serĉi en interreto kaj bonŝance mi trovis tiun revuon, kie sur paĝo 13a (24a-25a de la revuo) Kirilo Broþo/Cyril Brosch resumas ke la afero temas pri la misuzado de la priseksaj gramatikiloj kio montris ke Fisher funde esploris la Fundamentan kaj Zamenhofan uzadojn, la postan lingvan ŝanĝiĝon kaj la kaŭzojn de la oftaj miskomprenoj. Jen kelkaj eltiraĵoj: “Ekzistas tri laŭseksaj tipoj de nekunmetitaj vortoj indikantaj personon (malpli ofte beston, kie la sekso kutime ne gravas): 1. seksoneŭtralaj, 2. masklaj, 3. femalaj. Oni krome havas rimedojn vortfaradajn, per kiuj oni ricevas seksindikajn vortojn el alispeca bazaj vortoj. En E-o ekzistas la sekvantaj tipoj: A. seksosimetria, B. seksodominanta, C. seksinkluda.” Fine de la resumo surprizis min tiu frazo: “Se vi ne volas akcepti la seksoneŭtralecon de ‘li’, vi povas senĝene uzi ‘ĝi’, parolante pri persono, tio estas laŭfundamenta, logika kaj eĉ Zamenhofa.” Mi rekomendas la legadon de la tuta resumo, cetere sufiĉe mallonga, kio ja helpos nin ne erari pro la timo ofendi virinojn en la uzo de la lingvo.
Sabaton kaj dimanĉon, matene, la enkonduka kurso de esperanto, gvidata de Pedro Martín estis sufiĉe nombre partoprenata.
Ekster-programe oni organizis dutagan debato-kunvenon, po unu horo ĉiutage, pri du temoj kiuj ĵuse aperis en Nia-listo (poŝta listo de Kataluna Esperanto-Asocio): 1) KEA-videbleco per la medioj, ĉefe interrete (retejoj, blogoj, Facebook, Twitter) kaj KEA-reklamado ĉe Vilaweb, -la plej kohera kaj antikva reta ĵurnalo- kaj 2) la nuna agresa kaj abomena prema kampanjo por la angla lingvo rilate al kiu ni rimarkas la mutecon de la intelektuloj kaj la kontraŭdiro de la ĝenerala homa agado inter la rifuzo de la premo de la hispanaj registaro kaj tribunaloj kontraŭ la kataluna lingvo kaj favore al la hispana kaj la angoro, la obsedo por enkonduki la anglan en la edukado cele al trilingva (kataluna-hispana-angla) edukado; tio ja signifas ke katalunoj batalas kontraŭ la hispana imperiismo kaj volonte petas la anglan imperiismon krom pagante la elspezojn, t.e. kokritaj, bastonitaj kaj kontentaj.
Sabate kaj dimanĉe, la Atelieron pri “Talismanoj – esperanta kartaro” de Abel Montagut, partoprenis multaj el la ĉeestantoj, kiuj multe ĝuis la ludon. Vi povas vidi pri kio temas per la video pri ĝia prezentado en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto (Almagro, 2012). Mi ege rekomendas tiun ludon por la enkondukaj kursoj de esperanto, eĉ por la infanoj, ĉar krom ĝui la ludadon, helpas praktiki la lingvon kaj koni ĝian historion.
Tre interesa estis la prezentado de la “Agenda de la Terra (Agendo de la lando)http://www.agendadelaterra.cat/“. La Agendo de la Lando ne similas al la aliaj agendoj. Ĝi komencas somere, ĝi komprenas 15 monatojn kaj ne estas nur agendo. Skribita en la kataluna, esperanto kaj ĉiujare en malsama minorigita lingvo (ĉijare la okcitana), estas ankaŭ la kultura kaj aktivisma gvidilo por iri de la indigno kaj la popularaj enketoj pri la sendependeco al la definitiva ago por konstrui sen perantoj la landon de la mondo kiun ni volas. Per ĝia aĉeto oni donas ĉiujare 7% de ĝia prezo al diversaj sociaj entoj. La tria lingvo estos ĉiujare malsama kaj elektita de la uzantoj de la agendo. Venontjare oni prezentos la poŝtelefonan eldonon.
Antaŭ la fina komuna tagmanĝo, renkontiĝano, Gabriel Cerdà, improvize koncertis per grakŝalmo kaj ludis tipajn popolajn melodiojn.
Ĉarma etoso regis dum tuta la renkontiĝo. Mi gratulas kaj dankas la laboron de la organizantoj!
Interkonaj ludoj fare de Krishna Sivillà. Foto: Alba Sánchez
Ateliero pri sardanoj, nia popola danco, gvidita de esperantisto Mon Cardona.. Foto: Marta Moliné
Prelego “Muzikaj efektoj ” de Víctor Solé. Foto: Marta Moliné
Prelego “Akceptado de enmigrintoj en la katalunaj lernejoj”, far Rubén Fernández. Foto: Marta Moliné
Prelego “Kiel lingve trakti la du seksojn?” de Rudolf Fischer. Foto: Marta Moliné
Kurso de Esperanto gvidata de Pedro Martin Burutxaga. Foto: Alba Sánchez
En la parado de gigantoj. Foto: Hedwig Fischer
Konkurso pri ‘tintiloj’. Foto: Marta Moliné
Fajro-bestoj kaj diabloj ĵetante fajron. Foto: Lluís Aragay
Fajro-bestoj kaj diabloj ĵetante fajron. Foto: Lluís Aragay
Gabriel Cerdà, improvize koncertis per grakŝalmo kaj ludis tipajn popolajn melodiojn. Foto: Hedwig Fischer
Prezentado de la “Agenda de la Terra” (Agendo de la lando). Foto: Hedwig Fischer
Prezentado de la “Agenda de la Terra” (Agendo de la lando). Foto: Marta Moliné
Grupa foto: Mon Cardona