Ĝenerala Asembleo de ILEI-Catalunya
13/06/2017La pasintan dimanĉon, la 12an de junio, okazis grava kunveno de ILEI-Cat en Badalono.
Tiu landa asocio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estis fondita en 1999, sed lastatempe ĝi ne agis.
En tiu grava kunveno, kie renkontiĝis 7 homoj (el la 9 nuntempaj membroj), estis aprobita modifo de la statuto kaj estis elektita la nova estraro de la asocio:
Sekciestro: Rubeno Fernández
Sekretario: Viktoro Solé
Estrarano: Jordi Perera
Nia komitatano (reprezentanto en ILEI) estas Rubeno Fernández, kiu partoprenos la venontan kongreson de ILEI en Koreio.

Partoprenantoj de la Ĝenerala Asembleo