22/01/2012

Esperanto-biblioteko en Burundo

DSCI0829.jpg Asocio Nacia de Esperanto en Burundo (ANEB) informas, ke ili konstruas bibliotekon. En la sama konstruaĵo estos legejo, asocia oficejo kaj gastĉambro por vizitantoj. Burundaj esperantistoj invitas onin viziti ilin kaj petas helpon. Vi povas sendi vian subtenon, ĉu monon ĉu librojn por la biblioteko, al la adreso: ANEB – BP 170 Rumonge – Burundi. Nuntempe en Burundo estas 37 esperanto-kluboj.

Burundo resendependiĝis la jaron 1962 per restaŭro de la malnova monarkio tucia kun la reĝo Mwambutsa la 4a. La jaron 1966 proklamiĝis respubliko. Ek de la sesdekaj jaroj okazis en la lando diversaj puĉoj kaj masakroj okazigitaj de supozataj rivalecoj inter hutuoj kaj tutcioj.

La ĉefaj lokaj lingvoj estas la burunda kaj la svahila, sed la oficialaj lingvoj estas la franca kaj la burunda. La burunda estas la plej parolata lingvo, ĝi estas ankaŭ nomata rundi, kirundi aŭ urundi. Estas tri dialektoj: la hutua kaj la tutcia estas tre similaj. La tvaa estas la plej malsimila sed tamen interkomprenebla. Same interkomprenebla estas la ruanda, kiu fakte temas pri sama lingvo. La svahilan parolas ĉ. 6000 homoj sed ĝi estas la ĉefa lingvo en Buyenzi, ankaŭ parolata en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, kaj fare de islamanoj en pluraj urboj de la lando.

La artikolo pri Burundo en esperanta Vikipedio estas multe pli altkvalita ol en la ceteraj lingvoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj