03/02/2013

Estu lingve daŭripova. Dekalogo.

Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 2008an Internacia Jaro de Lingvoj por manifesti la neceson protekti kaj konservi lingvojn de la mondo. Ni, kataluniaj universitatoj, volas kontribui al ĝi informante la universitatan komunumon pri la graveco de la daŭripovo de la lingva diverseco.

En la mondo oni parolas en inter 4 000 kaj 6 000 lingvoj, el kiuj, laŭ la plej optimismaj pritaksoj, 50% riskas malaperi dum la sekvaj cent jaroj kaj 96% estas parolataj de nur 4% de la monda loĝantaro.

La nombro de parolantoj estas grava faktoro, sed ne ĉiam ĝi montriĝas bona indikilo de sano de lingvo. La optimumaj kondiĉoj certigantaj vivecon de lingvo estas kompleksaj.

Ili estas unuiĝo de institucia apogo, utilo de la lingvo en la ekonomia medio de la lando kaj ĝia uzo en tutmondaj amaskomunikiloj, kun la sento de fideleco de la parolantoj al la propra lingvo kaj ĝia konsidero kiel identec-simbolo, faktoroj kiuj estas same aŭ eĉ pli esencaj ol la unuaj.

La studento lingve daŭripova aprezas la homojn kaj pro tio ne atendas de ili subordiĝon. Li aprezas la diversecon, ĉar li estas libera persono kaj scias ke la libereco implicas ne rezigni esti kiu li estas. Li aprezas la konon, ĉar ĝi igas lin pli libera kaj homeca. La studento lingve daŭripova estas konsekvenca kaj pro tio lia lingva konduto favoras la homojn, la diversecon kaj la konon.

1. Estu respektema al ĉiuj lingvoj

Kiam vi diras ke iu lingvo ne plaĉas al vi, aŭ ke ĝi ne estas utila aŭ grava, senrimarke vi aplikas tiujn ĉi antaŭjuĝojn al la homoj, kiuj ĝin parolas. Ĉiuj lingvoj estas egalaj kaj ĉiuj estas diversaj.

2. Observu kaj aŭskultu: interesiĝu pri la lingvoj ĉirkaŭ vi

Tre ofte apud vi oni parolas lingvojn, kiujn vi eĉ ne suspektas. Eĉ kies nomojn vi ne scias. Ofte, scii la nomon de la lingvo aŭ iun vorton sufiĉas por montri ke vi aprezas tiujn, kiuj vin ĉirkaŭas, ke vi ne indiferentas. Diru dankon al iu en ties lingvo kaj vi certe elvokos ties rideton.

3. Ne timu lerni novajn lingvojn, ili ĉiam estos viaj aliancanoj

Multaj homoj pensas ke la lingvo aŭ estas parolata aŭ ne estas parolata, kaj ke ne ekzistas meza varianto. Aŭ ke por enkapigi lingvon, necesas ke antaŭe alia eliru. Lerni, multe aŭ malmulte, lingvon ne signifas forgesi alian, nek paroli alian malpli bone. Unu sola vorto povas utili al vi, kaj ne gravas kiom vi atingos, iomete pli bonas ol nenio. Vi ĉiam gajnos.

4. Lingvoj malfermas al vi novajn perspektivojn:
ne rifuzu la fontojn de kono, kiujn proponas al vi diversaj lingvoj

Ĉiuj lingvoj enhavas konojn kaj produktas novajn; ne limigu vin al la angla. Ne flankenlasu tion skribitan en proksimaj lingvoj. Ofte vi malkovros ke vi povas ilin legi kaj kompreni multe pli ol vi imagis, kaj ke bonaj ideoj ne havas lingvon, aŭ ke ĉiuj lingvoj ilin havas. Diversaj lingvoj esprimas diversajn rigardojn al la realo. Lerni diversajn lingvojn helpos vastigi vian vidpunkton.

5. Donu voĉon al minoritatoj kaj aŭskultu ilin

Ĉiuj minoritatoj kune, ni konsistigas majoritaton. Ne kontribuu al akcentigo de lingva malekvilibro, ne tiel rilatu al la malpli parolataj lingvoj kiel al vi ne plaĉus ke oni rilatu al vi. Se vi povas elekti, donu prioritaton al tiuj, kiuj havas malpli da laŭtparoliloj. Helpu ilin alveni ĉien kaj ili helpos vin.

6. Ne altrudu dominantajn lingvojn, replantu endanĝerigitajn lingvojn

La nord-kataluna verkisto Joan Lluís Lluís diras ke multaj sud-katalunoj ŝatas iri al la francia Katalunio por montri kiel bone ili scipovas paroli en la franca. Ne estu disvastiganto nur de la grandaj lingvoj, damaĝe al la malpli parolataj. Provu interesiĝi pri la lingvo kiu povas malaperi: vi vidos ke ĝi estas utila kaj necesa, kaj vi kontribuos tiel al la lingva rearbarigo.

7. Malgranda merkato povas esti granda pordo

Gravas ne miksi potencialan aŭskultantaron kun la reala. Skribi aŭ paroli en multe parolata lingvo ne garantias aŭskultadon. Male, paroli kiel niaj apuduloj signifas aŭdigi nin. Gravas ne la kvanto de homoj, kiuj vin povus kompreni, sed la personoj, al kiuj vi vere diras ion. Kiam Shakespeare verkis, la anglalingvanoj estis malpli ol ses milionoj.

8. Praktiku la lingvan diversecon kiam vi moviĝas tra la mondo

Profitu la tutan riĉecon kaj diversecon, kiun la mondo proponas, se vi ĝin aŭskultas. Ne iru al Kimrio aŭ Malto nur por lerni la anglan. Provu paroli lingvojn de la vizitata loko: ju malpli la alparolatoj atendas aŭdi vin dirantan ion en ilia lingvo, des pli ili ĝojiĝos.

9. Gardu vian spacon de libero: la lingvon oni ne povas forpreni de vi, se vi ne volas

Lingvoj ne estas aĵoj, ili ne ĝenas unu la alian: ne permesu konvinki vin pri la malo. Eble dum la vivo vi ne ĉiam povos paroli en via denaska lingvo, sed vi ĉiam povos ĝin konservi: tio estas kono, kiu helpos vin ekkoni aliajn lingvojn. Ne perdu ĝin: ju pli da lingvoj vi scias, des pli vi scias pri via lingvo kaj pri la mondo.

10. Ekskludu neniun de lingvo

Lingvoj, precipe la malpli parolataj aŭ malpli vaste uzataj, kreas nevideblajn ligojn, estas signoj de bonvenigo, transformas fremdulon en najbaron. Ne senigu aliajn homojn de ebleco lerni kaj uzi vian lingvon. Ne diru al ili per la lingvo ke ili ne estas el la viaj. En Katalunio, ekzemple, ĉiam petu ke oni parolu al vi ankaŭ en la kataluna; ne restu for. La kataluna estas pasporto kiu ne kadukiĝas: ekhavu ĝin por ĉiam.

El la kataluna tradukis Onjo Ĉerniŝova.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj